Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2023 7 08 /01 /janvier /2023 22:27

08/01/2023

Ambaŭ viroj estis kulpigitaj pri mortigo de paramilitisto dum manifestacioj.

Sabaton, la irana justico anoncis pendumon de du viroj. Ili estis akuzitaj pri mortigo de paramilitisto dum tiuj manifestacioj, kiuj okazas de post la morto de la juna irana-kurda Mahsa Amini.

De post la komenciĝo de la kontestado en Irano meze de septembro, la nombro de pendumoj atingas kvar.

« Mohamad Mehdi Karami kaj Sejed Mohamad Hosejni, la ĉefaj aŭtoroj de la krimo, kiu kondukis al la morto de Ruhollah Ajamian, estis pendumitaj sabaton matene », menciis la agentejo de la juĝa aŭtoritato Mizan Online.

Ambaŭ viroj estis akuzitaj pri la mortigo de tiu membro de la milico de la Basidji, ligitaj al la Gvardistoj de la Revolucio, la ideologia armeo de Irano, la 3-an de novembro en Karaĝo, okcidente de Teherano.

Tribunalo de unua instanco jam kondamnis ilin al morto la 4an de decembro kaj la Alta Kortumo de Irano konfirmis iliajn punojn. Tia justico estas kvalifikita « hasta » fare de la Neegistaraj Organizaĵoj de defendo pri Homaj rajtoj.

 

Dek kvar personoj estis mortokondamnitaj de post la komenco de la protestado

De post la komenco de la protestmovado, la justico kondamnis al morto 14 personojn en rilato kun la manifestacioj, laŭ kalkulo de la franca novaĵagentejo bazita sur oficialaj informoj.

Inter ili, kvar estis ekzekutitaj, la Alta Kortumo konfirmis la punon de du aliaj, ses atendas novan proceson, kaj du aliaj rajtos apelacii.  

Aktivuloj certigas, ke dekoj da aliaj personoj frontas akuzojn, kaj riskas mortopunon.

De post la morto de Mahsa Amini la 16an de septembro, Irano estas skuita de manifestacioj. Ŝi estis arestita pro malobservado de la strikta vestokodo por la virinoj. La iranaj respondeculoj ĝenerale denuncas « ribelojn » kuraĝigitajn, laŭ ili, fare de fremduloj kaj opoziciaj grupoj. Ili asertas, ke centoj da personoj estis mortigitaj dum la tumultoj, inter kiuj membroj de la sekurecaj fortoj.

Ĉirkaŭ 14 000 aliparte estis arestitaj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.

 

Ĉampiono de karateo

Meze de decembro, la patro de Mohamad Mehdi, Maŝallah Karami, enretigis videon en la sociajn retojn, en kiu li petegis de la aŭtoritatoj, ke ili nuligu la mortokondamnon kontraŭ sia filo. Li priskribis sian filon kiel membron de la nacia skipo de karateo, kiu gajnis konkurojn en Irano.

Maŝallah Karami menciis al lokaj mediatoj, ke la advokato de la familo ne rajtis konsulti la dosieron de sia filo.

Tiu advokato, S° Mohamed Aghasi, bedaŭris sabaton en Tvitero, ke Karami ne povis vidi sian filon lastan fojon antaŭ lia ekzekuto.

13/11/2022

Irano: laŭ la NeRegistara Organizaĵo Iran Human Rights, almenaŭ 326 personoj estis mortigitaj dum la represio de la manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/irano-lau-la-neregistara-organizajo-iran-human-rights-almenau-326-personoj-estis-mortigitaj-dum-la-represio-de-la-manifestacioj.html

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }