Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2023 6 14 /01 /janvier /2023 22:40

14/01/2023

En sia jara raporto, la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch salutas la internacian kunordigitan respondon post la perfortoj en Ukraino, sed bedaŭras la neegalecan traktaton rezervitan al la atencoj kontraŭ la Homaj rajtoj en la mondcetero.

En sia pli ol 700-paĝa jara raporto pri la atencoj kontraŭ la Homaj rajtoj, Human Rights Watch (HWR) dokumentas la « litanion da ekscesoj » plenumintaj en 2022 en la mondo. La NRO emfazas interalie la zorgoplenan situacion, kiu regas nun en Ĉinio, Afganio, Irano, Etiopio, kaj kompreneble Ukrainio.

« En la milita nebulo kaj la tenebro, en kiu tiu milito plonĝis Ukrainion, lumo aperis: internacia respondo kaj engaĝiĝo por internacia justico », salutis Tirana Hassan, portempa ekzekutiva direktorino.

Kvankam la NRO  mencias « ekscesojn de ĉiuj partoj », la rusiaj fortoj kulpas pri « multnombraj » malobservoj, ĉefe kontraŭ la civilaj loĝantoj.

HRW ĝojas pri la rapideco, per kiu la afero estis submetita al la Internacia Puna Kortumo (IPK).

 

Punoj kun senprecedenca rapideco

HRW salutas ankaŭ la rapideco, per kiu Eŭropa Unio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj aliaj registaroj trudis senprecedencajn punojn kontraŭ Moskvo. « Ni neniam vidis internacian respondon tiel kunordigitan en la historio de respondoj al konfliktoj ». « Ni devas nun certiĝi, ke la Ŝtatoj ricevu respondon je sama nivelo ol tiu, kiu estis observata en Ukrainio, en ĉiuj aliaj situacioj » de malobservado pri Homaj rajtoj, ŝi aldonis.

Ŝi alvokas interalie la internacian komunumon, ke ĝi « daŭre klopodu », por ke la kulpintoj pri ekscesoj plenumintaj en la regiono Tigreo estu akuzataj tuj post la pacakordo konkludita pasintan novembron. De kelkaj monatoj, Rusio kaj Ĉinio blokas la enskribon de tiu konflikto en la tagordon de la Konsilio de sekureco de UN.

Same en Ĉinio, kie Pekino ne ankoraŭ estis devigata respondi pri sia politiko kontraŭ la islama malplimulto Ujgura, malgraŭ raporto de la Alta-Komisariino de UN pri Homaj rajtoj, kiu konkludis, ke kelkaj sintenoj de la reĝimo verŝajne konsistigas krimojn kontraŭ la homaro.

 

« Meti premon » sur la irana reĝimo

La NRO citas ankaŭ Iranon ĉar laŭ ĝi, « ni ne povas atendi, ke la irana loĝantaro povu tutsola ŝanĝi » la situacion pri Homaj rajtoj en la lando.

« Signifa ŝanĝo kontraŭ reĝimo tiel potenca necesigas mobilizon de la internacia komunumo, ne nur por esprimi sian solidarecon sed por efektive meti premon sur la reĝimo », ŝi aldonis, elvokante la riskon, ke la internacia atento forgesu Iranon, se la movado daŭros.

En sia raporto, la NRO tiel akuzas « duecan sintenon », ofte ĉeestantan fronte al la malobservadoj pri Homaj rajtoj plenumitaj en la mondo.

HRW ekzemple citas la usonan prezidenton Joe Biden, kiu reamikiĝis kun Sauda Arabio meze de energia krizo, post lia promeso fari de tiu lando « nefrekventeblan Ŝtaton », aŭ Eŭropo, kiu akceptas ofereme la ukrainajn rifuĝantojn, sed pridubas la estontecon de la afganaj aŭ siriaj rifuĝintoj, kiujn ili akceptis.      

https://www.lesechos.fr/monde/enjeux-internationaux/droits-humains-un-deux-poids-deux-mesures-entre-lukraine-et-les-autres-pays-denonce-hrw-1896387

Franca: https://www.youtube.com/watch?v=yR3kQbjziGw

Angla: https://www.youtube.com/watch?v=iPv0Q79SqXE

01/01/2023

Novjaro en Ukrainio: En Kijivo, rusiaj aerfrapoj celis koncertejon, hotelon, kaj plurajn civilajn infrastrukturojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/novjaro-en-ukrainio-en-kijivo-rusiaj-aerfrapoj-celis-koncertejon-hotelon-kaj-plurajn-civilajn-infrastrukturojn.html

02/09/2022

Persekutado de la Ujguroj: raporto de Unuiĝintaj Nacioj akuzas la politikon de Ĉinio en Ŝjinĝjiango

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/persekutado-de-la-ujguroj-raporto-de-unuigintaj-nacioj-akuzas-la-politikon-de-cinio-en-sjingjiango.html

23/12/2022

« Ni postulas niajn fundamentajn rajtojn »: en Afganio, virinoj manifestacias kontraŭ sia eksigo el la universitatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/ni-postulas-niajn-fundamentajn-rajtojn-en-afganio-virinoj-manifestacias-kontrau-sia-eksigo-el-la-universitatoj.html

06/03/2022

Etiopio : du NeRegistaraj Organizaĵoj denuncas la « etnan purigadon » kaj la « militkrimojn » en Tigreo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/etiopio-du-neregistaraj-organizajoj-denuncas-la-etnan-purigadon-kaj-la-militkrimojn-en-tigreo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }