/image%2F0553642%2F20230120%2Fob_820505_jezidoj.jpg)
20/01/2022
Bildo: virinoj membroj de la Jezida komunumo de Irako tenas fotojn de viktimoj de la masakro de aŭgusto 2014 plenuminta en la regiono Sinĵaro, fare de aktivuloj de la Islama Ŝtato.
La germanaj deputitoj agnoskis kiel genocidon la krimojn plenumintajn de la grupo Islama Ŝtato (IŜ) kontraŭ la Jezida malplimulto en Irako.
En 2014, la ĝihadista grupo mortigis milojn da Jezidoj, sklavigis 7 000 virinojn kaj junulinojn de tiu malplimulto, kaj persekutis 550 000 membrojn de tiu komunumo en ĝia praa regiono norde de Irako, kie ili vivis.
La Jezidoj estas malnova religia malplimulto oriente de Sirio kaj nord-okcidente de Irako, kiujn IŜ supozis adorantoj de la diablo pro ilia kredo, kiu kombinas kredojn mazdaanajn, kristanajn, manikeismajn, judajn kaj islamajn.
La grupo IŜ invadis vastajn teritoriojn de Irako kaj Sirio en 2014 antaŭ ol esti forpelitaj en 2019, fare de kontraŭ-ofensivoj de ribelantoj subtenataj de Usono. Ĝi tiel perdis la lastan teritorion, kiun ĝi arogis al si.
« Tri jarojn antaŭen, mi renkontis Jezidajn virinojn norde de Irako: ili estis kaptitaj, sklavigitaj, seksperfortitaj, mi ne povas forgesi ilian doloron », mesaĝis en Tvitero la ministrino pri Fremdaj aferoj Annalena Baerbock.
« La Bundestag decidis nomi la krimojn de IŜ konforme kun tia, kia ili estas: genocido ».
La parlamenta rezolucio faciligos persekutojn kontraŭ la aŭtoroj de tiuj krimoj en la germana teritorio. En 2021, germana tribunalo jam kondamnis al porĉiama enkarcerigo eks-teroriston de la Islama Ŝtato pro lia impliko en la persekuto de tiu malplimulto en Irako kaj Sirio.
« Ni ja scias, ke nenia parlamenta rezolucio en tiu mondo povos ripari la suferojn », aldonis la germana ministrino pri Fremdaj aferoj. « Sed mi estas profunde konvinkita, ke tiu decido estas progreso: decidiga paŝo al agnosko de la sufero kaj justico por la pluvivantoj. »
La mocion pri la genocido iniciatis la tri partioj de la reganta koalicio en Germanio – la sociodemokratoj, la verduloj, kaj la liberaj demokratoj – kaj la opozicia konservativa bloko CDU/CSU.
/image%2F0553642%2F20230120%2Fob_f794a9_amnestio.jpg)
01/08/2020
Irako: 2 000 jezidaj infanoj estas liberigitaj, sed ili plu estas obsedataj de la Islama Ŝtato, alarmas Internacia Amnestio
/image%2F0553642%2F20230120%2Fob_4321aa_nacioj.jpg)
06/11/2018
Irako: la grupo Islama ŝtato postlasis pli ol 200 amastombejojn en Irako, laŭ Unuiĝintaj Nacioj