03/01/2022
Mardon, la Kurdoj kolektiĝis en Villiers-le-Bel, Val d’Oise, por funebra ceremonio omaĝe al la tri viktimoj mortigitaj strato Enghien en Parizo fine de decembro en rasisma pafado.
Tio estis maniero por la komunumo lastfoje omaĝi la tri viktimojn, petante samtempe de Francio, ke ĝi plu protektu ilin.
Pluraj miloj da Kurdoj venintaj de Francio, kaj ankaŭ de Belgio kaj Svislando kolektiĝis en Villiers-le-Bel.
La loko, situata meze de stokejoj ne estis hazarde elektita. Sekurigi ĝin estas pli facile, ol malferma strato, rakontas la ĵurnalisto Pierre Olivier. Necesis ekuzi mallarĝan vojeton antaŭ ol atingi la ĉerkojn de la tri Kurdoj murditaj pasintan 23an de decembro.
La tri viktimoj estis pafmortigitaj antaŭ la kulturcentro Ahmet-Kaya en la strato Enghien en Parizo. La pafanto, William Malet, estis tuj malarmita kaj arestita. Pridemandita de la enketistoj, la viro 69-jara, jam konata de la polico pro perfortaĵoj, kaj kiu ĵus eliris el provizora enkarcerigo pro alia afero, esprimis sian « patologian malamon de la fremduloj ». Li asertis, ke « li volis murdi migrantojn », laŭ la prokuroraro de Parizo.
La Kurdoj ne volas esti forlasitaj
Ĉi-tiun 3an de januaro, ankaŭ la familoj kaj la proksimuloj de la viktimoj partoprenis. Sur podio antaŭ la homamaso, ili memorigis la itineron de ĉiu el ili, sed ĉefe sian engaĝiĝon kun tuta komunumo.
La tuta ceremonio estis ĉirkaŭita de impona polica aranĝo. Skipo starigita de la organizantoj prigardis la eventon.
Plimulte el ili fuĝis Turkion kaj venis en Francion por sin senti kaj esti en sekureco.
Tio estas unu el la mesaĝoj, kiujn oni ofte aŭdis ĉi tie: la ĉeestantaj Kurdoj petas de la franca Ŝtato, ke ĝi ne forlasu ilin. Ili unuanime rifuzas, ke la situacio ŝanĝiĝu.
/image%2F0553642%2F20230103%2Fob_cdabc6_kurdistan-map.png)
Franca: https://www.youtube.com/watch?v=GZO1ubn2364
/image%2F0553642%2F20230103%2Fob_7e066a_agnoskita.jpg)