Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2023 6 21 /01 /janvier /2023 22:41
ERNESTO BENAVIDES / AFP

21/01/2022

De la komenciĝo de decembro, loĝantoj venintaj de la tuta lando konverĝas al la ĉefurbo, postulante foriron de Dina Boluarte. La kontestado, naskiĝinta post la aresto de la eks-prezidento, estas perfore subpremataj. Almenaŭ 45 personoj estis mortigitaj.

Victoria tenas sian bebon en la brakoj, kaj en la alia ŝi portas pakaĵon de akvo, kiun ŝi metas en la universitato norde de Limo. Tio estas maniero por ŝi helpi la manifestaciantojn venintajn de malproksime por postuli demision de la prezidentino Dina Boluarte. Multaj el ili vojaĝis de Andoj, mil kilometrojn for de la ĉefurbo. Victoria indignas pri la respondo de la registaro en tiu politika krizo, kaj pri la perforto de la represio. Almenaŭ 45 personoj mortis de post la komenciĝo de decembro.           

« Dina Boluarte demisiu. Ŝi estas tro indiferenta al ĉiuj ĉi mortintoj, opinias Victoria. La demokratio estis piedpremita. Kie estas la respekto de Homaj rajtoj ? Kredu min, se mi ne havus mian bebon, mi pretus morti por mia lando. Tiel mi subtenas tiun lukton ».

Siaflanke, Jorge venis kun amiko deponi kelkajn sakojn. « Mi alportis panon kaj nun mi legas, ke sandaloj kaj vestaĵoj estas bezonataj. Mi revenos morgaŭ, li eksplikas. Mi ne loĝas proksime de ĉi tie, sed tiuj klopodoj ni faras por kontribui, eĉ se tio estas nur sablero. Tio eble helpos ŝanĝi la situacion. »

 

« La perua popolo unuiĝis »

La organizantoj filtras la enirojn kaj ricevas la donacojn ĉe la pordo.

En tiu universitato, ĉeestas ĉirkaŭ cent studentoj. Ili devenas de pluraj regionoj de la lando por manifestacii en Limo.

« Ni ne povas foresti tiun lokon eĉ minuton, ĉar la donacoj alvenas la tutan tagon, ĉiumomente, rakontas Monica, 30-jara, volontulo taskita pri disdonado. Matene, oni alportas al ni kuirpotojn por la matenmanĝo, ni distribuu ilin, poste jen tagmanĝo, kaj tio daŭras la tutan tagon. »          

« Estas surprize vidi, kiel la homoj iom post iom alportas diversaĵojn. La perua popolo unuiĝis » - Monica, volontulo, kiu partoprenas al la distribuado de nutraĵoj.  

La studentoj ĉefe timas esti elpelitaj de la polico. Ili akuzas ĝin, ke ĝi volas timigi la manifestaciantojn. Vendredon dum posttagmezo, cento da policistoj stariĝis antaŭ alia kampuso. Helikoptero de la armeo eĉ superflugis la lokojn. Vespere, la prezidentino Dina Boluarte denove petis trankvilon.

La protestmovado komenciĝis post la eksigo kaj aresto de la maldekstra prezidento Pedro Castillo. Li estas akuzata pri provo de puĉo por malfondi la Parlamenton, ĉar tiu ĉi intencis forpeli lin de la potenco.     

16/01/2022

Peruo: la urĝa stato vastiĝas al la ĉefurbo Limo kaj aliaj regionoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/peruo-la-urga-stato-vastigas-al-la-cefurbo-limo-kaj-aliaj-regionoj.html

17/12/2021

Ribeloj en Peruo: urĝa stato estas dekretita, turistoj estas blokitaj en Maĉupikĉuo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/ribeloj-en-peruo-urga-stato-estas-dekretita-turistoj-estas-blokitaj-en-macupikcuo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }