19/01/2022
Merkredon 18an de januaro, nova scienca studaĵo koncerne Gronlandon estis publikigita. Tiu ĉi substrekas, ke la plej alta parto de la glaciĉapo de tiu regiono superis rekordojn de temperaturoj en la jardeko de 2001 ĝis 2011.
Por efektivigi tiun surprizan mezuron, la sciencistoj « ekstraktis plurajn glacikernojn (cilindrajn glaciajn specimenojn) tridek metrojn aŭ pli, ĉe la pinto de la plej granda glaciĉapo en la mondo », kiu troviĝas en Gronlando, skribas la ĵurnalo The Washington Post.
« La oksigenaj bobeloj stokitaj en ili ebligas koni la temperaturojn, kiuj ekzistis en la momento, kiam la glacio formiĝis », eksplikas la esploristino Maria Hörhold al la usona mediato.
« Ni sukcesis determini, ke la jardeko de 2001 ĝis 2011 estis la plej varma dum periodo de mil jaroj. »
Tiu mezuro malkaŝita fare de la esploristino de la Alfred Wegener Institute (kiu kondukis studaĵon publikigitan en la revuo Nature) koncernas nur parton de la glaciĉapo de Gronlando, la plej alta kaj plej malvarma. Tamen, la specimenoj eltiritaj ebligis emfazi alian datumon same zorgodonan, detaligas la usona mediato.
« Kompare kun tuta 20a jarcento, la vastega regiono de la norda centro de Gronlando estas pli varma ĝis 1,5 grado. Konsekvence, la fandiĝa procento kaj perdo de akvo de la glaciĉapo kreskas. »
Tiu fandiĝo havas gravan kaj maltrankviligan konsekvencon: la leviĝon de la nivelo de la oceanoj.
« Malbona novaĵo por la marbordoj de la planedo »
La rezultoj de tiu studaĵo estas do « malbona novaĵo por la marbordoj de la planedo, ĉar tio lasas pensi, ke procezo de longdaŭra fandiĝo estas nun komencata, kaj povus fine sendi gravan frakcion, kvankam malfacile takseblan, de la tuta amaso de Gronlando en la oceanojn », substrekas la Washington Post.
Tio atentigu ĉiujn sciante, ke « tuta Gronlando entenas sufiĉe da glacio por kaŭzi leviĝon de la oceanoj je pli ol 6 metroj », konkludas la usona mediato.
01/08/2021
Gronlando : laŭ specialistoj, ondo de varmo kaŭzas epizodon de « amasa » fandiĝo de la glacioj
16/06/2021
Klimato : la planedo eble jam transiris neinversigeblan punkton, alarmas sciencisto
06/06/2021
Gronlando : la klimata varmiĝo liberigas toksan hidrargon en la riverojn
22/08/2020
Rekorda fandiĝo de la glaciĉapo en 2019, tragedio por la estonteco