Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 janvier 2023 7 22 /01 /janvier /2023 22:32
Foto: Reprodução/SUMAÚMA

22/01/2022

Bildo: Forlasitaj de la registaro Bolsonaro, dum la kontraŭleĝa minekspluatado kreskis en la regiono, la indiĝenaj popoloj spertis katastrofon, kun mortoj kaŭzitaj de misnutrado, paludismo kaj infektado per hidrargo.

Centoj da infanoj malpli ol kvinjaraj mortis en 2022 en la indiĝena teritorio de la Janomamoj, norde de Brazilo, viktimoj de misnutrado, pneŭmonio, paludismo aŭ aliaj infektoj, laŭ informo de la brazila ministrejo pri Sano.

Sume, laŭ taksado de la ministrejo, 99 infanoj malpli ol kvinjaraj, inter kiuj 67 aĝaj malpli ol unu jaron, mortis pasintjare en tiu izolita teritorio meze de la arbaro, kaj vasta kiel Portugalio.

Ili precipe mortis pro pneŭmonio, diareo kaj gastroenterito, verŝajne el infekta origino, kaj hemoragioj aŭ gravega misnutrado.

Ĉirkaŭ 11 530 konfirmitaj kazoj de paludismo estis registritaj en la teritorio en 2022, plejparte tamen koncernas la personojn pli ol 50-jarajn, laŭ la sama informfonto.

Inter la infanoj malpli ol kvinjaraj, kiuj suferas paludismon, 1.678 aĝis inter unu kaj kvar jarojn, kaj 312 aĝis malpli ol unu jaron, laŭ la ministrejo, kiu asertas en komunikaĵo ke ĝi « konscias pri la urĝeco » en la teritorio kaj informas pri ĉeesto de surloka « misio pri esploro ».

La brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva, kiu enpostenigis nur antaŭ tri semajnoj iris sabaton en Boa Vista, en la Ŝtato Rorajmo, norde de la lando, kie parte troviĝas la teritorio de la Janomamoj.

« Tio, kion mi vidis ŝokis min. Mi venis ĉi tien por diri, ke ni traktos la indiĝenojn kiel homojn », li menciis en sia tviterpaĝo, raportante pri sia vizito, akompanata de la ministrino de la Indiĝenaj Popoloj, Sonia Guajajara.

Ĉirkaŭ 30 400 indiĝenoj vivas en la Janomamaj teroj, kiuj vastiĝas sur parto de la Ŝtatoj Rorajmo kaj Amazonio, kaj ankaŭ sur parto de la apuda Venezuelo.

La loĝantoj de tiuj teroj, supozite netuŝeblaj, kaj kie ĉia minekspluatado estas malpermesata, spertas malfacilaĵojn por sin nutri pro la detruado de la tropika arbaro, en kio ili kutime trovas iliajn vivrimedojn.    

Laŭ la Janomamaj ĉefoj, ĉirkaŭ 20 000 kaŝaj oresploristoj invadis ilian teritorion, mortigante indiĝenojn, seksperfortante virinojn kaj adoleskantojn, kaj infektante iliajn riverojn per hidrargo, kiu ebligas apartigi oron de la sedimentoj.

La registaro Lula lanĉis ĉi-semajne la unuajn surterenajn operacojn de lukto kontraŭ la senarbarigo, post kvar jaroj da amasa detruado sub la registaro de Jair Bolsonaro, kies sinteno kontraŭ la indiĝenaj popoloj ĉiam estis malamika.     

31/10/2022

Lula gajnis la baloton en Brazilo: Deklaracio de Survival International (Pluvivado Internacia)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/lula-gajnis-la-baloton-en-brazilo-deklaracio-de-survival-international.html

04/04/2020

Por la indiĝenaj popoloj, la kronviruso «reprezentas veran minacon de ekstermo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/por-la-indigenaj-popoloj-la-kronviruso-reprezentas-veran-minacon-de-ekstermo.html

03/11/2019

Brazilo: la indiĝena aktivulo Paulo Paulino, defendanto de la arbaro, estis mortigita fare de ligno-finegocistoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/brazilo-la-indigena-aktivulo-paulo-paulino-defendanto-de-la-arbaro-estis-mortigita-fare-de-ligno-finegocistoj.html

09/08/2019

9-a de aŭgusto: Internacia Tago de la Indiĝenoj: Subskribu la tutmondan peticion por akiri ĉesigon de la genocido en Brazilo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/9-a-de-augusto-internacia-tago-de-la-indigenoj-subskribu-la-tutmondan-peticion-por-akiri-cesigon-de-la-genocido-en-brazilo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }