Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 janvier 2023 4 05 /01 /janvier /2023 22:16

05/01/2022

Ĉi-jaŭdon, malfermiĝis la proceso de la belorusa defendanto de Homaj rajtoj Ales Bjaljacki. Li fondis la organizaĵon Vjasna (Esperantlingve: printempo) pri informo kaj defendo de la rajtoj de la politikaj malliberuloj, kaj ricevis la Nobelpremion pri Paco 2022.

Ales Bjaljacki ĉeestas sian proceson en la kaĝo rezervita al la akuzitoj, flanke de du aliaj membroj de la asocio Vjasna. Ankaŭ kvara opozicianto, ekzilita eksterlande, estas juĝata distance. Laŭ membroj de Vjasna, la proceso estas plenuminta ruslingve, spite iliaj petoj efektivi ĝin en la belorusa.

La tri politikaj malliberuloj estas enkarcerigitaj de la 14a de julio 2021, ili riskas de 7 ĝis 12 jaroj da enkarcerigo.

Ili estas akuzitaj, ke ili transitigis « grandan kvanton da mono en organizita bando » tra la belorusa landlimo, kaj « financis kolektivajn agojn, kiuj grave atencas publikan ordon ».

Laŭ la organizaĵo de defendo pri Homaj rajtoj Vjasna, la belorusa potenco riproĉas ilin, ke ili financas siajn aktivecojn, kiuj konsistas interalie pagi parton de la amendoj atribuitaj al politikaj malliberuloj, kaj financi advokatajn kostojn.     

Origine kreita en 1996 kiel grupo de subteno al la politikaj malliberuloj, Vjasna iompostiome fariĝis grava opozicia loko. Ĝi registras ĉiujn politikajn malliberulojn kaj la malobservadojn de Homaj rajtoj plenumitajn de la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko.
 

Belorusio: represia etoso kontraŭ la politikaj opoziciuloj

La afero estas plimulte spertita kiel venĝo de la belorusia prezidento Aleksandro Lukaŝenko.

Ales Bjaljacki, 60-jara viro, estis kore de la protestmovado, kiu kontestis lian reelekton en aŭgusto 2020, konsiderita laŭ ĝi kiel fraŭda.   

Tiu ondo de protestado kolektis dekojn da miloj da personoj sur la stratoj de Minsko dum semajnoj. Ĝi estis subpremita per amasaj arestoj, devigaj ekziloj, kaj enkarcerigo de opoziciuloj.

Tiu represio estis kondamnita de pluraj internaciaj organizaĵoj, inter kiuj Eŭropa Unio, kiu trudis al Minsko ekonomiajn punojn.

La ĉefino de la belorusia opozicio deklaris en Tvitero, ke « la tuta mondo rigardas Belorusion, kiu venĝas kontraŭ tiuj, kiuj diras la veron. »

 

Nobelpremiito enkarcerigita

Ales Bjaljacki ricevis ĉi-jare la Nobelpremion pri Paco, agnoskante lian lukton favore al Homaj rajtoj, flanke de la rusia centro Memorial, kaj la NRO Ukraina Centro por la civilaj liberecoj.

07/10/2022

La Nobelpremio pri paco estis aljuĝita al defendantoj de homrajtoj rusiaj, ukrainiaj kaj belorusaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/la-nobelpremio-pri-paco-estis-aljugita-al-defendantoj-de-homrajtoj-rusiaj-ukrainiaj-kaj-belorusaj.html

29/05/2022

Belorusio enkondukas mortopunon pro « provo de terorisma ago »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/belorusio-enkondukas-mortopunon-pro-provo-de-terorisma-ago.html

11/10/2020

Belorusio: en Minsko, la kolektiĝo de la opozicio estis disigita perforte

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/belorusio-en-minsko-la-kolektigo-de-la-opozicio-estis-disigita-perforte.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }