02/01/2022
Ŝi stariĝas antaŭ sia universitato por manifestacii sola kun kaligrafita afiŝtabulo, sur kiu ŝi skribis « legu », eltirita de la Korano. Ŝi tiel postulas sian rajton al klerigado.
Aĝa je 18-jara, ŝi decidis rezisti al la Talibanoj manifestaciante sola sen helpantoj, kun nur afiŝtabulo, antaŭ la universitato de Kabulo. De kelkaj tagoj, post la malpermeso dekretita de la talibana registaro, ŝi ne plu rajtas frekventi ĝin.
Ŝi stariĝis fronte al la enirkrado, gardita de armitaj viroj, kaj alte svingis afiŝtabulon super sia kapo, kaligrafitan de ŝi mem, sur kiu figuras nur vorto: iqra, alidrite « legu », studu, instruiĝu.
Ŝi eksplikas, ke tiuj vortoj ne estas ŝiaj sed estas laŭ la islama religio la unua ordono suflorita de Dio al la profeto, legi, lerni. Tiun precepton, ŝi volis rememorigi al la Talibanoj por postuli sian rajton al klerigado.
Tiu evento okazis dimanĉon 25an de decembro, en la afgana ĉefurbo: la sceno daŭris 15 minutojn, antaŭ ol ŝi estis delokita, kaj de tiam la video rondiras la tutan mondon en la sociaj retoj.
Por protekti sin, ŝi kromnomiĝas Marwa aŭ Adela, kaj do pseŭdonime konsentis respondi al la BBC.
Ŝi ekspikas al la brita televidkanalo, ke ŝi fieras, ke « neniam ŝi sentis sin tiel forta », kaj ĉefe sciis, ke ŝi pravas : « Mi scias, ke mia peto estas justa, ĉar Dio donas al mi rajton al klerigado. Do, la Talibanoj tute ne timigas min. Mi ne timas. »
Efektive, oni vidas en la video, ke eĉ minacita de la gardistoj, ŝi ne moviĝas, ili provas deloki ŝin, sed ne sukcesas. Male, ŝi alvokas unu el la militistoj kaj demandas lin, ĉu li komprenas, kio estas skribita sur ŝia afiŝtabulo, li incitiĝas, konfiskas ĝin kaj forpelas la junulinon. Sed Marwa asertas, ke ŝi revenos, ke ŝi ne estas sola, kaj ke la afganinoj de ŝia generacio havas pli da bonŝancoj venki en tiu batalo ol tiuj, kiuj antaŭis ilin.
« Ni posedas ĉiujn kapablecojn por rezisti, ĉar ni estas edukitaj, ni scipovas niajn rajtojn, kaj ni ne rezignos. »
Tuj poste, ŝi alvokas ĉiujn junulojn de sia generacio esprimiĝi, same kiel en Irano. Kvankam ĉio estas malkuraĝiga, kiam temas pri Afganio, ŝia decidemo skuas, pridemandas. Ŝi fakte portas esperon por la komenciĝanta jaro, kaj ŝi citas sian devizon, la vortojn de Martin Luther King: « Se vi ne povas flugi, kuru, se vi ne povas kuri, paŝu, se vi ne povas paŝi, rampu, sed kia ajn okazu, ne haltu ».
A young woman stood outside Kabul University in front of Taliban soldiers to protest against the BAN on female university education.
— Shabnam Nasimi (@NasimiShabnam) December 27, 2022
“I wanted to show the power of a single Afghan girl, and that even one person can stand against oppression.” pic.twitter.com/jFUcJfPC8t
23/12/2022
« Ni postulas niajn fundamentajn rajtojn »: en Afganio, virinoj manifestacias kontraŭ sia eksigo el la universitatoj
13/11/2022
Irano: laŭ la NeRegistara Organizaĵo Iran Human Rights, almenaŭ 326 personoj estis mortigitaj dum la represio de la manifestacioj