/image%2F0553642%2F20221201%2Fob_4237c3_trump.jpg)
01/12/2022
« Ribelinstigo » estas la plej grava akuzaĵo pri la perfortoj, kiuj okazis la 6an de januaro 2021. Tio estas punita per 20 jaroj da malliberejo.
Ĝi estas ekstreme malofta akuzaĵo. Dum la proceso de la "Oath Keepers", la ĉefo de la grupo, Stewart Rhodes, estis kulpigita pri « ribelinstigo » fare de ĵurio de Vaŝingtono. Tiu ekstremdekstra milico estas akuzata, ke ĝi partoprenis al komploto dum la atako kontraŭ la Kapitolo, por ebligi al Donald Trump plu konservi la potencon.
El kvin milicanoj, alia estis kulpigita pri « ribelinstigo » sed tri aliaj senkulpigitaj. Ĉiuj akuzitoj tamen estis kulpigitaj pri malhelpo al oficiala proceduro. La advokatoj de Rhodes anoncis, ke ili intencas apelacii.
870 arestoj
La 6an de januaro 2021, tiuj milicanoj kaj mil aliaj defendantoj de Donald Trump atakis la simbolon de la usona demokratio, ĝuste kiam la elektitoj konfirmis la sukceson de la demokratulo Joe Biden ĉe la prezidenta baloto.
De post tiu perforta agado, kiu ŝokis la mondon, pli ol 870 personoj estis arestitaj kaj ĉirkaŭ cent estis kondamnitaj al enkarcerigo, interalie la aŭtoroj de perfortaĵoj kontraŭ policistoj. Sed ĝis nun, neniu ankoraŭ estis kulpigitaj pri « ribelinstigo ».
Tiu akuzo, kiu emanas de leĝo adoptita post la Usona Enlanda Milito por subpremi la lastajn sudistajn ribelulojn, necesigas planadon de perfortaĵoj kontraŭ la registaro. Ĝi distingiĝas de insurekcio, kiu enhavas pli spontanan karakteron.
« Generalo sur batalkampo »
Dum la proceso, la prokuroroj demonstris, ke la "Oath Keepers" aĉetis armilojn kaj batalmaterialojn, kaj stokis ilin en hotelo apud Vaŝingtono.
T-tage, kaskitaj kaj ekipitaj per batalvestoj, ili eniris la Kapitolon, en batalformado. Stewart Rhodes siaflanke restis ekstere, sed laŭ la prokuroroj, li gvidis siajn trupojn per radioaparato, « kiel generalo sur batalkampo ».
Ĉe la atestostango, tiu oratoro rekonebla per sia nigra okulkaŝilo neis, ke « li planis » tiun atakon. Li subtenis, ke la « misio » de la "Oath Keepers" konsistis garantii la sekurecon de la manifestacio alvokita de Donald Trump, por denunci la « balotajn fraŭdojn » (kies ekzistato neniam estis demonstrita)