/image%2F0553642%2F20221212%2Fob_860be4_773x435-cmsv2-e68179fe-ac58-55d0-ab52.jpg)
12/12/2022
Repuŝoj de migrantoj fariĝas sistemaj ĉe la landlimoj de Eŭropa Unio.
Tio estas la konkludo de la atestoj kolektintaj fare de la "Reto de prigardado de la perforto ĉe la landlimoj", kaj kompilitaj en la dua eldono de la raporto titolita « Nigra libro pri la repuŝoj ».
La organizaĵo denuncas perfortaĵojn, torturon kaj humiligojn, kiuj ofte akompanas tiujn repuŝojn.
« Ni konstatis kreskon de praktikoj, kiujn ni povas kvalifiki torturo, kiel seksperforto kun branĉo de arbo », substrekas Hope Barker, kun-aŭtoro de la raporto.
« Ni konstatis kreskon de uzado de elektroŝokaj armiloj. Kelkaj personoj suferas pri tondo de la kranio, oni desegnas krucojn sur ilia kapo, aliaj estas submetitaj al perfortaĵoj kun religia karaktero », ŝi aldonas.
Laŭ la aŭtoroj de la raporto, Eŭropa Unio ignoras tiujn malobservadojn pri Homaj rajtoj.
Pri la migradpolitiko ja respondecas naciaj aŭtoritatoj, tamen la eŭrodeputitoj substrekas, ke la demando postulas solvon nivele de EU. Ili petas de Eŭropa Unio, ke ĝi malfermu procedurojn de delikto kontraŭ la implikitaj membro-ŝtatoj.
« Ni havas regulojn pri la azilproceduroj ne nur en la Parlamento, sed ankaŭ en la membro-ŝtatoj, pro tio la Eŭropa Komisiono agadu », precizigas la eŭrodeputitino Cornelia Ernst.
La studaĵo kolektas pli ol 1 600 atestojn de kontraŭleĝaj repuŝoj dum la ses lastaj jaroj en 15 landoj, inter kiuj Grekio, Kroatio, Hungario, Bulgario, kaj Rumanio.
La raporto denuncas la elekton faritan de la naciaj aŭtoritatoj, ignori la pruvojn pri malobservoj de Homaj rajtoj kolektintaj fare de la NeRegistaraj Organizaĵoj, kaj la rifuzon malfermi enketojn por persekuti la kulpintojn.
/image%2F0553642%2F20221212%2Fob_5eebb1_kroatio.jpg)
/image%2F0553642%2F20221212%2Fob_aa28dc_cirkonstancoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20221212%2Fob_081f65_kamparon.jpg)