Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 décembre 2022 6 31 /12 /décembre /2022 14:32

30/12/2022

Bildo: ĴURNALISTO ne estas KRIMULO  

De 2003 ĝis 2022, 1 668 ĵurnalistoj estis mortigitaj en la mondo, nome averaĝe po 80 ĉiujare, laŭ bilanco publikigita vendredon fare de Raportistoj sen Landlimoj. Irako kaj Sirio dominas la klasifikon de la plej danĝeraj landoj por la profesio.

« Kun sumo de 578 mortigoj en daŭro de 20 jaroj », ambaŭ Ŝtatoj disŝiritaj de la milito « kolektas solaj pli ol trionon el la mortigitaj raportistoj », antaŭ Meksiko (125), Filipinoj (107), Pakistano (93), Afganio (81) kaj Somalio (78). La viroj reprezentas pli ol 95% el la mortintoj.

En la du lastaj jardekoj la plej « nigraj » jaroj datiĝas de 2012 kaj 2013, kun « respektive 144 kaj 142 hommortigoj de ĵurnalistoj, interalie pro la konflikto en Sirio », substrekas RSL.

Tiuj kulminaj mortigoj estis tuj sekvataj « de iompostioma kvietiĝo, kaj de aparte malaltaj nombroj ekde 2019 », mencias la organizaĵo pri defendo de la gazetlibereco.

Sed la nombro de mortintoj rekomencis kreski en 2022, kun 58 ĵurnalistoj mortigitaj dum plenumado de sia metio, kontraŭ 51 en la antaŭa jaro, pro la milito en Ukrainio.      

De post la februara rusia invado, ok ĵurnalistoj tiel mortis. Ili aldoniĝas al la 12 ĵurnalistoj, kiuj estis mortigitaj « dum la 19 antaŭaj jaroj ».

Ukrainio figuras ĉe la dua rango de la klasifiko de la plej danĝeraj landoj en Eŭropo, malantaŭ Rusio (25 mortigoj en daŭro de 20 jaroj).

« De post la alveno ĉe la potenco de Vladimir Putin, la atencoj – inkluzive mortigaj – kontraŭ gazetlibereco estis tie sistemaj, kiel ofte denuncis RSL, kun interalie la simbola murdo Anna Politkovskaja la 7an de oktobro 2006 », insistas la NRO.

Kun ok mortintoj censitaj, Francio aperas je la kvara eŭropa rango, malantaŭ Turkio, « pro la amasmurdo de Charlie Hebdo en Parizo de 2015 ».

Mondskale, kvankam la raportado pri armitaj konfliktoj eksplikas multajn mortintojn, tiujn lastajn jarojn « pli da ĵurnalistoj estis mortigitaj en pacaj zonoj ol en militaj zonoj pro iliaj enketoj pri la organizita krimo kaj la koruptado ».

Koncentrante preskaŭ duonon el la ĵurnalistoj mortigitaj en 2022, la Amerika kontinento (Meksiko, Brazilo, Kolombio, Honduro…) montriĝas « senkonteste hodiaŭ la plej danĝeraj por la amaskomunikiloj », laŭ RSL.        

16/12/2022

533 ĵurnalistoj enkarcerigitaj en la mondo, inter kiuj 47 en Irano: tio estas nova rekordo, laŭ Raportistoj Sen Landlimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/533-jurnalistoj-enkarcerigitaj-en-la-mondo-inter-kiuj-47-en-irano-tio-estas-nova-rekordo-lau-raportistoj-sen-landlimoj.html

04/10/2022

Filipinoj: ĵurnalisto kritika de la potenco, estis murdita meze de strato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/filipinoj-jurnalisto-kritika-de-la-potenco-estis-murdita-meze-de-strato.html

06/09/2022

Gazetlibereco. « Ili mortigis nian ĵurnalon » : la korkrio de « Novaja Gazeta » kontraŭ la rusia potenco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/gazetlibereco.ili-mortigis-nian-jurnalon-la-korkrio-de-novaja-gazeta-kontrau-la-rusia-potenco.html

10/05/2022

Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/kontrolado.milito-en-ukrainio-la-washington-post-malfermas-platformon-de-autentigitaj-videoj.html

08/01/2015

Francio: #JeSuisCharlie : 100.000 personoj spontanee manifestacias por subteni gazetliberecon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/01/francio-jesuischarlie-100-000-personoj-spontanee-manifestacias-por-subteni-gazetliberecon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }