/image%2F0553642%2F20221202%2Fob_59c5ae_1200x680-capture-decran-2022-11-25-a-2.jpg)
02/11/2022
Mergitaj en mallumo, la malsanulejoj de Ĥersono sude de Ukrainio pluvivas en tre malfacilaj kondiĉoj pro la rusiaj aerfrapoj.
« Ne plu havi elektron signifas ne plu havi akvon, kaj tio devigas la kuracistojn kaj flegistinojn akiri akvon per si mem », konfidas kuracistoj, kiuj laboras ĉe la malsanulejo Vodnikov.
Antaŭe, tiu malsanulejo estis unu el la plej gravaj medicinaj establaĵoj de Ĥersono. Hodiaŭ, la sanpersonaro baraktas por pluvivi.
« Tiu akvo estas uzata por la necesejo, por purigi la plankon, kelkfoje por lavi sin. Mi prenas sitelon, mi boligas la akvon, kaj mi uzas ĝin por lavi min », diras la kuracisto, kiu preferis resti anonime.
La rusiaj aerfrapoj mergas la urbon en mallumo
Post pluraj malvenkoj sur la batalkampoj, Rusio lanĉis atakojn kontraŭ la vivgravaj infrastrukturoj de Ukrainio, tiel mergante la sansistemon de la lando en mallumo.
« Ĝi estas la sola akuŝejo en Ĥersono. De post kiam la urbo estis rekonkerita de la ukrainaj trupoj, almenaŭ ok beboj naskiĝis ĉi tie. Sed ili naskiĝas en tre malfacilaj cirkonstancoj », eksplikas Anelise Borges, raportistino de Euronews, kiu ĉeestas nun en Ĥersono.
La doktoro Serhiy Morosov estas la ĉefo de la akuŝejo en la malsanulejo Tropinyha. Li konsentis, ke ni vizitu la operaciejojn, kiujn li perfekte konas, sed hodiaŭ, li apenaŭ rekonas sian malsanulejon.
La akuŝejo, kiun li direktas de antaŭ 24 jaroj estas glacia kaj malluma. Ĉiuj inkubatoroj, steriligiloj kaj ventoliloj estas haltigitaj pro manko de elektro. La kuracisto asertas, ke li neniam vidis tiun malsanulejon en tia terura stato.
« Kiel elturnigi ? Kiam ni ne havas lumon, ni uzas poŝlampon. Kaj ni rekuperas akvon en ujoj. Ni iras serĉi ĝin anticipe. Kiam la situacio estas vere kriza, ni translokiĝas al la konstruaĵo pri intensaj flegadoj », eksplikas Doktoro Morosov.
Laŭ la ukrainiaj aŭtoritatoj, duono el la energiaj infrastrukturoj de Ukrainio estas damaĝitaj aŭ detruitaj. 10 milonoj da personoj estas senigitaj je elektro.
Inter ili, jen Marina, kiu naskis bebon antaŭ du tagoj. La juna patrino esperas pli feliĉajn tagojn por sia lando Ukrainio kaj sia filino, Valeria.
« Mi esperas, ke ni baldaŭ ĝuos pacon », ŝi diras kun dolĉamara rigardo.
/image%2F0553642%2F20221202%2Fob_152647_map-of-kherson.jpg)
Plurlingva retejo: https://fr.euronews.com/2022/12/01/guerre-en-ukraine-plonges-dans-le-noir-les-hopitaux-de-kherson-essaient-de-survivre?utm_source=Twitter&utm_medium=Social
/image%2F0553642%2F20221202%2Fob_244f2f_pri-sano.jpg)
23/11/2022
La vintro minacas la vivon de milionoj da personoj en Ukrainio, alarmas la Monda Organizaĵo pri Sano
/image%2F0553642%2F20221202%2Fob_72d18a_soldatoj.jpg)
13/04/2022
Ukrainio: Unuiĝintaj Nacioj postulas enketojn pri la akuzoj de seksperfortoj fare de rusiaj soldatoj