/image%2F0553642%2F20221231%2Fob_3d2054_image770x420cropped.jpg)
31/12/2022
Dum la nokto de vendredo ĝis sabato 31a de decembro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion, kiu petas de la Internacia Kortumo de Justico en Hago, ke ĝi determinu « la leĝajn konsekvencojn » de la israela okupacio de la palestinaj teritorioj.
Baloto estis salutita de la Palestina Aŭtoritato kaj forpuŝita de la nova israela registaro. La rezolucio estis adoptita per 87 voĉoj poraj, 27 kontraŭaj, kaj 53 sindetenoj.
Laŭ la Palestinanoj, tio estas sukceso. Ili feliĉiĝas pri la rezolucio de UN, kiu admonas la Internacian Kortumon de Justico, ke ĝi determinu « la jurajn konsekvencojn de la konstanta malobservado de la rajto al memdecido de la palestina popolo fare de Israelo ».
Tio estas signalo sendita al la nova israela registaro, ili asertas.
« Tempo alvenis por Israelo submetiĝi al la leĝo », deklaris interalie Nabil Abu Roudejneh, porparolanto de la palestina prezidento Maĥmud Abbas.
Israelflanke, temas pri « morala makulo metita sur la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj ». Laŭ la israela ambasadoro Gilad Erdan, « neniu internacia organizaĵo povas decidi, ĉu la juda popolo estas okupacianto en sia propra naskiĝtero ».
Kolero en Israelo
Kolero regas en Israelo ankaŭ pro la fakto, ke la rezolucio estis adoptita meze de Ŝabato. La ministro pri fremdaj aferoj en Jerusalemo publikigos sian reagon sabaton vespere.
Estas tamen menciite, ke Israelo intencas peti de la landoj, kiuj balotis kontraŭ la rezolucio, ke ili opoziciu al tiu juĝa proceduro.
Koncerne la registaran ĉefon Benjamin Netanjahu kaj lian ministro-skipon, ilia unua defio estas scii, ĉu ili konsentos kooperi kun la Kortumo de Hago.