/image%2F0553642%2F20221204%2Fob_8a89a3_baju.jpg)
03/12/2022
En la usona Ŝtato Luiziano, la marĉejoj de la bajuoj suferas akvoleviĝon. Vilaĝoj estis jam detruitaj kaj 350 000 personoj fariĝos klimataj rifuĝantoj dum la 50 venontaj jaroj.
Sude de Luiziano (Usono), tero kaj maro implektiĝas. La bajuoj, kio signifas "serpentoj" en la indiĝena lingvo, estas vasta marĉejo, kiu estas rifuĝo por la faŭno kaj floro de la Ŝtato. Sed fronte al la akvoleviĝo, la areo de la Pointe-au-Chien estas hodiaŭ en danĝero. Donald Dardar apartenas al la triboj, kiuj vivas ĉi tie de antaŭ generacioj. Li vidas la akvon engluti tutajn pecojn da tero. « La bajuoj ĉi tie estis tute malgrandaj, ili ne estis tiel larĝaj, ne pli larĝaj ol boato », li memoras.
En la Ŝtato Luiziano, 350 000 personoj estos subakvigitaj
Ĉiun horon, la akvo forglutas ekvivalenton al futbaltereno. Post fuĝo de ĝiaj loĝantoj, preskaŭ nenio plu restas de vilaĝo. Laŭlonge de la kanaloj de la bajuoj, domoj estis plialtigitaj por fronti la regulajn inundojn kaj uraganojn. « Ĝi estas mia domo, do mi pretas akcepti la situacion. De ĉi tie ni originas, do ni rekonstruos samloke », konfidas Jade Billiot, loĝantino de la bajuo de la Pointe-au-Chien.
Same kiel aliaj, ŝi ne intencas foriri. Tamen, multaj ne havis alian elekton. Estas taksite, ke dum la 50 venontaj jaroj, 350 000 personoj en Luiziano estos subakvigitaj kaj fariĝos klimataj rifuĝantoj.