Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2022 4 22 /12 /décembre /2022 22:08
Ekrankopio el Instagram

22/12/2022

La aktorino Taraneh Alidoosti estis arestita la 17an de decembro pro sia subteno al la kontestado, kiu skuas Iranon de pluraj monatoj.

Merkredon 21an de decembro, preskaŭ 500 famuloj kaj laboristoj el la kinarta medio, inter kiuj la aktorinoj Kate Winslet kaj Marion Cotillard, la kinistoj Ken Loach kaj Pedro Almodovar, alvokis en malferma letero, tujan liberigon de la irana aktorino Taraneh Alidoosti, kiu estis arestita pro sia subteno al la kontestado en Irano.

Emma Thompson, Golshifteh Farahani, Kristen Stewart, Jeremy Irons kaj Mark Ruffalo inter aliaj juĝas, ke la momento elektita por ŝia aresto, nome proksime de Kristnasko estas intenca. « Ili esperas, ke ŝiaj internaciaj kolegoj estu neatentemaj ». « Sed ni ne estas neatentemaj. Ni estas ribelemaj », ili asertas en la letero.

 

Unuiĝintaj Nacioj sin deklaras maltrankvila

« Taraneh estis arestita, ĉar ŝi kondamnis en Instagram la ekzekuton de Mohsen Shekari, la unua manifestacianto mortokondamnita de post la komenciĝo de la naciskalaj manifestacioj, kiuj sekvis la perfortan murdon de la kurda irana Mahsa Amini en septembro, fare de la polico », ili skribas.

« Kiel ĉiuj civitanoj de Irano, ŝi rajtas pri liberesprimo, asociiĝa libereco kaj foresto de ĉia aresto kaj arbitra detenado. Ni estas solidaraj kaj postulas ŝian tujan liberigon », ili aldonas.

Taraneh Alidoosti estas la plej fama persono arestita en rilato kun la protestmovado, kiu skuas Iranon de tri monatoj. La "Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj" sin deklaris « profunde maltrankvila » pro tiu aresto.

 

Subteno de la kinisto Asghar Farhadi

De tiu semajnfino, same kiel multaj famuloj kaj defendantoj de Homaj rajtoj, ankaŭ la kinisto Ashar Farhadi postulis mardon « liberigon » de la irana aktorino Taraneh Alidoosti, arestita sabaton en Irano, ĉar ŝi subtenis la ondon de protestado.

« Mi estas flanke de Taraneh kaj postulas ŝian liberigon kaj tiun de miaj aliaj kinistaj kamaradoj Jafar Panahi, Mohammad Rasoulof kaj de ĉiuj aliaj enkarcerigitoj malpli konataj, kies sola krimo estas la deziro de pli bona vivo », asertis Asghar Farhadi mardon en "Instagram".

Taraneh Alidoosti, 38-jara, estas konata eksterlande, ĉar ŝi aktoris en premiitaj filmoj de la kinisto Asghar Farhadi, inter kiuj « La Kliento », kiu ricevis Oskar-premion de la plej bona filmo en fremda lingvo en 2017. Ŝi ankaŭ aktoris en la filmo de Saeed Roustayi « Leïla kaj ŝiaj fratoj », prezentita ĉi-jare en la Festivalo de Cannes.    

04/12/2022

Irano: « La postuloj de la manifestaciantoj estas multe  pli vastaj ol la demando pri la vualo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/irano-la-postuloj-de-la-manifestaciantoj-estas-multe-pli-vastaj-ol-la-demando-pri-la-vualo.html

19/11/2022

Irano: La kinisto Asghar Farhadi salutas la « kuraĝon » de la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/irano-la-regisoro-asghar-farhadi-salutas-la-kuragon-de-la-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }