Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2022 3 14 /12 /décembre /2022 22:20
Mohammed Mohammed/Xinhua

14/12/2022

Bildo: infanoj en kampadejo de rifuĝintoj apud Sanao, Jemeno, la 25an de marto 2022.

La reala bilanco estas « verŝajne multe pli alta », ĉar tiuj nombroj enkalkulas nur la kazojn kontrolitajn de la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (Unicef).

La nombroj komunikitaj pasintan lundon fare de Unuiĝintaj Nacioj pri la milito en Jemeno montras la amplekson de la tragedio. Pli ol 11 000 infanoj estis mortigitaj, kripligitaj aŭ vunditaj de post 2015 kaj preskaŭ 4 000 estis rekrutigitaj en la konflikto, kiu detruas tiun landon de pli ol ok jaroj.

Tiu plej malriĉa lando de la araba duoninsulo, Jemeno estas detruata de post la jaro 2014 fare de konflikto, kiu kontraŭstarigas la Hutiojn, ribelulojn subtenatajn de Irano, kaj la porregistarajn fortojn apogitajn de milita koalicio kondukata de najbara Sauda Arabio. Inter la 11 019 junaj viktimoj, 3 774 mortis, precizigas la Unicef. La precedenca bilanco de la UN-agentejo menciis pi ol 10 200 infanojn mortigitajn, vunditajn aŭ kripligitajn.

 

La Unicef bezonas 484,4 milonojn da dolaroj

Tiuj novaj nombroj, kiuj koncernas la periodon de marto 2015 ĝis septembro 2022, enkalkulas nur la kazojn kontrolitajn de la organizaĵo. La rela bilanco do estas « verŝajne multe pli alta » mencias Unicef.

Dum tiu periodo, 3 995 infanoj estis rekrutigitaj: 3 904 knaboj por partopreni la batalojn, kaj 91 knabinoj por kontrolpostenoj aŭ partopreno al kelkaj eventoj.

Krome, « centoj da miloj da infanoj estas en danĝero de morto pro malsanoj, kiuj povus esti evititaj, aŭ malsatego », asertas la ĝenerala direktorino de Unicef Catherine Russell, kiu ripetas sian alvokon pri humanitara helpo por Jemeno. La Unicef havas « urĝan bezonon » de 484,4 milonoj da dolaroj (460 milonoj da eŭroj) por respondi al la humanitara krizo.

 

Malfortika batalhaltigo

Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) siaflanke konsideris en novembro 2021, ke fine de la jarfino 2021, la milito kaŭzis morton de preskaŭ 377 000 personoj, viktimoj de la konflikto kaj ties konsekvencoj: malsato, malsanoj, manko de trinkebla akvo…    

Batalhaltigo, validigita ekde aprilo kaj dufoje rekondukita, kadukiĝis komence de oktobro, sen ke la jemena registaro kaj la Hutiaj ribeluloj sukcesu akiri akordon, kiu ebligus plilongigi ĝin.

Du monatojn post la fino de tiu batalhaltigo, la bataloj ne rekomenciĝis, sed serio de atakoj kondukitaj de la Hutiaj ribeluloj kontraŭ petrolaj instalaĵoj aŭguras novan militan eskaladon. Laŭ Unicef, almenaŭ 62 infanoj mortis en oktobro kaj novembro.  

19/10/2021

Jemeno : dek mil infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj de post la komenciĝo de la milito, laŭ Unuiĝintaj Nacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/jemeno-dek-mil-infanoj-estis-mortigitaj-au-vunditaj-de-post-la-komencigo-de-la-milito-lau-unuigintaj-nacioj.html

20/03/2018

Francio/Jemeno: Ĉu Francio kompromitiĝas en vendado de armiloj ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/francio/jemeno-cu-francio-kompromitigas-en-vendado-de-armiloj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }