/image%2F0553642%2F20221205%2Fob_b2a395_221119094346-iran-children-death-prote.jpg)
04/12/2022
Dimanĉon 4an de decembro en Irano, la ĝenerala prokuroro anoncis abolon de la polico de moroj, akuzata pri la morto de Mahsa Amini.
La informo ne estis konfirmita de la ministrejo pri Internaj aferoj, sed intervenas tagon antaŭ novaj manifestacioj kaj strikoj.
Jen tri demandoj al Azadeh Kian, franca-irana sociologino, direktorino de la "Centro pri instruado, dokumento kaj esploroj por virinismaj studaĵoj" ĉe la universitato Paris-Diderot.
Ĉu la abolo de la polico de moroj estas garantio, kiu fakte celas malmobilizi la protestantojn ?
Azadeh Kian: La abolo de la polico de moroj estas antaŭvidita de pluraj semajnoj kaj la decido tre malfruas. Efektive, la ĝenerala prokuroro diris: « tiuj, kiuj kreis ĝin respondecas ankaŭ pri ĝia malfondo », nome la ministrejo pri internaj aferoj, ĉar la polico de moroj estas sub ĝia aŭtoritato. Sed la leĝo, kiu devigas la virinojn vuali sin ne estas abolita, ili promesis decidon post du semajnoj.
Ĉiaokaze, la demando pri la vualo ne estas la sola postulo de la protestantoj. Multaj virinoj en la grandaj urboj ne plu surhavas ĝin. Por ili la afero estas akirita, kaj laŭ mi ili ne konsentos surhavi ĝin denove.
Aliparte, la postuloj de la manifestaciantoj estas multe pli vastaj ol la demando pri la vualo. De antaŭ multaj semajnoj, la protestantoj postulas defalon de la reĝimo, kaj la alvokoj al strikoj, kiuj estas amase sekvataj, konfirmas tiun tendencon. Ni konstatas, ke diversaj sociaj kategorioj, ĉefe la komercistoj, kiuj havis tre proksimajn ligojn kun la kleriko, sed ankaŭ la laboristoj kaj la funkciuloj bone sekvas tiujn strikojn.
« Do tiu decido estas garantio donita al la manifestaciantoj, sed ĝi okazas tro malfrue, kaj ne sukcesos trankviligi la koleron de la protestantoj. »
Laŭ vi, ĉu la manifestacioj do daŭros ?
La manifestacioj kaj la strikoj daŭros. La demando estas scii, ĉu la reĝimo abolos ankaŭ la leĝon, kiu devigas la virinojn surhavi vualon, kaj kia estos ĝia respondo fronte al la postuloj de tiu loĝantaro vaste laikigita, tre moderna, kaj kiu postulas liberecon kaj demokration. La reĝimo montriĝis nekapabla respondi al tiuj postuloj, pro tio ni povas prognozi, ke la kontestado daŭros, malgraŭ terura represio. La leĝa potenco plu kondamnas al mortopuno certan nombron de manifestaciantoj, la reĝimo do ne cedas. La demando pri la polico de moroj estas nur garantieto donita al la manifestaciantoj.
Sammomente, la Ŝtataj amaskomunikiloj raportas la ekzekuton de kvar malliberuloj, arestitaj en printempo pro kunlaboro kun Israelo. Ĉu tio estas provo timigi la protestantojn ?
Absolute, tio celas timigi la manifestaciantojn, sed ankaŭ montri, ke la reĝimo plu kontrolas la instituciojn kaj la leĝan aparaton.
Krom tiuj kvar personoj akuzataj pri kunlaboro kun Israelo, aliaj arestitaj manifestaciantoj estas ankaŭ mortokondamnitaj.
« Oni konstatas, ke la aŭtoritatoj plu subpremas sur la stratoj, pafante al la manifestaciantoj, sed ankaŭ en la malliberejoj. »
/image%2F0553642%2F20221205%2Fob_4326be_cdn-image.gif)
/image%2F0553642%2F20221205%2Fob_2631e6_manifestacioj.jpg)