Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 décembre 2022 2 13 /12 /décembre /2022 22:46
2020 Agence Afrique

13/12/2022

Pasintan lundon, Human Rights Watch (HRW) akuzis la eŭropajn landlimajn  gardistojn kaj marbordajn policistojn (Frontex), ke ili estas « komplicoj » de la sistemaj kaj ĝeneraligitaj ekscesoj plenumintaj en Libio kontraŭ la migrantoj en Mediteranea maro.

« Kvankam ĝi ja scias, ke la migrantoj estos repuŝitaj al lando, kiu suferigas al ili teruran traktadon, Frontex informas la libiajn aŭtoritatojn pri la ŝipoj, kiuj transportas tiujn personojn. Sciante, ke aliaj opcioj ekzistas, Frontex estas komplico de la ekscesoj », deklaris Judith Sunderland, asocia direktorino de HRW por Eŭropo kaj Centra Azio.

La vizio de la "eŭropa agentejo pri landlimoj", substrekas la NRO, ne celas sukuri la personojn en danĝero, sed malhelpi ilin atingi la teritorion de Eŭropa Unio. Tiaj estas la konkludoj de HRW post enketo pri la flugoj de Frontex en Mediteraneo.

« Modera kaj statistike signifa korelacio ekzistas inter la flugoj kaj la nombro de interkaptoj efektivigitaj de la libiaj ĉebordaj gardistoj. Dum la tagoj, kiam la flugiloj realigas pli da flugoj super sia operacia zono, la libiaj ĉebordaj gardistoj tendence interkaptas pli da ŝipoj », li deklaris.

Ŝi eksplikis, ke la « pruvoj » kolektitaj en sia studaĵo, realigita kunlabore kun Border Forensics konfirmas, ke Frontex « estas je la servo de la libiaj fortoj, prefere al la sukurfortoj, kiuj operacas en la zono ».

La NRO asertis, ke la 30an de julio, droneo ekspluatata de Frontex, « detektis almenaŭ du ŝipojn », sed la eŭropa agentejo pri landlimoj decidis ne lanĉi alarmon. Pro tio, la libiaj ĉebordaj gardistoj interkaptis ambaŭ ŝipojn.

« La fakto ne informi la organizaĵojn pri savado de endanĝerigitaj ŝipoj, aŭ ne lanĉi urĝan alarmon al ĉiuj ŝipoj en la zono, ilustras la interpretadon intence striktan de Frontex koncerne la pereantajn ŝipojn », ili deklaris.

Laŭ la nombroj provizitaj de la "eŭropa agentejo de la landlimoj", inter januaro 2000 kaj aprilo 2022, ili emisiis totalon de 21 alarmoj, kio laŭ HRW, reprezentas « malgrandegan frakcion » de la ŝipoj ekviditaj per ilia aera superrigardo.        

« Frontex mencias, ke en 2021, 433 detektoj per aera superrigardo okazis en centra Mediteraneo. Ĉi-jare, Frontex faciligis la operacojn de la libiaj ĉebordaj gardistoj, kio ebligis truditan revenon de ĉirkaŭ 10 000 personoj, nome preskaŭ triono el la pli ol 32 000 personoj, kiuj elŝipiĝis en Libio », ili deklaris.

05/10/2021

Migrantoj en Libio: raporto denuncas la krimojn kontraŭ la homaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/migrantoj-en-libio-raporto-denuncas-la-krimojn-kontrau-la-homaro.html

15/07/2021

Libio: Internacia Amnestio denuncas la « kruelegan » traktadon suferitan de la migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/libio-internacia-amnestio-denuncas-la-kruelegan-traktadon-suferitan-de-la-migrantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }