/image%2F0553642%2F20221220%2Fob_6eb5df_article-picture.jpg)
20/12/2022
La decido de la polico de Honkongo malpermesi kandelan vesperkunvenon memore al Tian An Men pasintjare estas kontraŭleĝe, deklaris merkredon tribunalo de la urbo, kasaciante la kondamnon de la pordemokratia aktivulino Chow Hang-tung.
Tio estas admono malofta koncerne aŭtoritatojn. Merkredon 14an de decembro, tribunalo de Honkongo juĝis kontraŭleĝa la decidon de la polico malpermesi pasintjare vesperkunvenon memore al Tian An Men, nuligante la kondamnon de la pordemokratia aktivulino Chow Hang-tung.
Tiu decido konsistigas nekutiman malsukceson por la aŭtoritatoj de la urbo, kie memorfesto pri la sanga represio de la pordemokratiaj manifestaciantoj sur la placo tian An Men la 4an de junio 1989 en Pekino, kvazaŭ malaperis de la publikejo tiujn lastajn jarojn.
La polico malpermesis la tri lastajn vesperkunvenojn, invokante la Kovim-epidemion kaj sekurecajn kialojn. La tribunalo enkarcerigis plurajn aktivulojn, kiuj defiis tiujn malpermesojn, inter kiuj Chow Hang-tung.
« Flamigi kandelojn por peti justicon por la mortintoj »
Chow Hang-tung, advokatino 37-jara, estas unu el la ĉefaj pordemokratiaj figuroj en Honkongo. Ŝi gvidis la Honkongan Aliancon, grupo nun malfondita, kiu organizis ĉiujare vesperkunvenojn memore al la mortoj de la placo tian An Men, kiam Ĉinio sendis trupojn por subpremi manifestaciojn favorajn al demokratio.
En 2020, ankaŭ la magnato Jimmy Lai estis enkarcerigita, ĉar li defiis la diversajn malpermesojn de vesperkunvenoj.
En januaro, Chow Hang-tung estis kondamnita ĝis 15 monatoj da malliberejo, ĉar ŝi verkis artikolojn instigantajn la publikon « flamigi kandelojn petante justicon por la mortintoj », kio laŭ la tribunalo de unua instanco, similas instigi aliajn personojn malobservi la malpermeson.
Sed la juĝistino de la Alta Kortumo Judianna Barnes deklaris merkredon, ke la polico malpermesis malprave la vesperkunvenon de 2021, ĉar ŝi ne « ekzamenis el anticipa kaj serioza maniero » la rimedojn celantajn faciligi publikan kolektiĝon, kiel postulas la leĝo.
Ĉar la registaro ne sukcesis pruvi, ke la malpermeso estas laŭleĝe valida, la artikoloj de Chow Hang-tung ne plu konsistigas delikton, kaj ŝia kondamno estis nuligita en apelacio.
Chow Hang-tung plu enkarcerigita
Malgraŭ ŝia venko ĉe Justico, la aktivulino plu restas en malliberejo. Ŝi estas persekutita pro aliaj deliktoj, interalie nome de la nacia sekureco, pro kio ŝi riskas ĝis dek jaroj da enkarcerigo. La ministrejo pri Justico menciis, ke ĝi studos la juĝon, antaŭ ol decidi pri la venontaj etapoj.
Kontaktita de la franca novaĵagentejo AFP, la polico de Honkongo ĝis nun ne respondis.
Honkongo antaŭe estis la sola loko en Ĉinio, kie la memorfesto de Tian An Men estis tolerata. Poste en 2020, Pekino trudis al la duon-memstara urbo severan leĝon pri la nacia sekureco, kiu silentigis ĉiun kontestadon post la gigantaj kaj kelkfoje perfortaj pordemokratiaj manifestacioj de 2019.
Pasintjare statuoj, kiuj memorfestis la historian eventon, estis forprenitaj de la universitataj kampusoj, kaj muzeo prizorgita de aktivuloj estis fermita.