29/12/2022
Je la 1a de decembro 2022, 72 836 personoj estis en malliberejo en Francio, konstatis la ministrejo pri Justico pasintan 26an de decembro. Tiu nombro estas historie alta, dum la rekordo estis jam atingita pasintan novembron.
La francaj malliberejojn neniam akceptis tiom da malliberuloj. Je la 2a de decembro 2022, 72 836 personoj estis enkarcerigitaj en Francio, menciis la ministrejo pri Justico en siaj « statistikoj pri populacio detenita kaj malliberigita » publikigitaj la 26an de decembro.
La nombro de malliberuloj atingas do novan rekordon, dum tiu ĉi estis jam atingita en novembro 2022 (kun 72 809 malliberuloj).
Kompare, 62 980 estis detenitaj je la 1a de decembro 2020 kaj 69 992 je la 1a de decembro 2021. La kurbo pri la nombro de malliberuloj de post decembro 2020 montras altiĝon kvazaŭ kontinuan.
Karcera troloĝado
La rezulto estas, ke la karcera troloĝado daŭras. Je la 1a de decembro, 60 698 lokoj estis disponeblaj en la malliberejoj, nome ĉirkaŭ 12 000 malpli ol la nombro de malliberuloj. 2 133 enkarcerigitoj dormas surplanke sur matraĉo, kaj tiu nombro ankaŭ kreskas kompare kun decembro 2021.
Averaĝe, la karcera troloĝado atingas 120%. Ses establaĵoj eĉ superas 200% da karcera troloĝado kiel la malliberejoj de Bajono, Bordozo-Gradignan aŭ Rochefort, denove laŭ la nombroj de la ministrejo pri Justico.
En raporto publikigita en junio 2022, la ĝenerala kontrolistino pri malliberejoj, Dominique Simonnot denuncis la karceran troloĝadon, kiu laŭ ŝi favoras « rekulpiĝon ».
« Kian revenon al normala vivo oni povas atendi de personoj, kiuj estis amasigitaj triope en 4,40 m² da vivospaco dum monatoj, kaj ofte 22 horojn el 24, meze de ratoj, blatoj kaj litcimoj ? », ŝi tiam demandis.
/image%2F0553642%2F20221230%2Fob_7b7bce_dauras.jpg)
27/06/2021
Francio: je la 1a de junio, la nombro de malliberuloj atingas 66 591, kaj la kresko daŭras
/image%2F0553642%2F20221230%2Fob_134c5f_france-on-the-globe-france-centered.png)
/image%2F0553642%2F20221230%2Fob_b177a2_trologhado.jpg)