Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2022 7 11 /12 /décembre /2022 22:43
NnoMan Cadoret / Reporterre

11/12/2022

Bildo: Christophe Yanuwana Pierre, porparolanto de la Indiĝena Junularo de Gviano.

Kontraŭ giganta elektro-centralo en Gviano, kiu detruos hektarojn da arbaro, la Kalina popolo kreis unuan « memstaran defendindan zonon ». Laŭ ties reprezentantoj, tio estas « demando de pluvivado ».

En Prospérité, malgranda vilaĝo en franca Gviano, la Kalina popolo, unu el la ses indiĝenaj popoloj de Gviano, ekrezistas kontraŭ giganta projekto de elektro-centralo, kiu planas instaliĝi malpli ol du kilometroj de ilia vilaĝo. Delegacio ĉeestis Parizon ĉi-semajne por liveri sian mesaĝon ĝis la plej alta nivelo de la Ŝtato.

Pasintan 24an de oktobro, la ĝendarmoj eniris frumatene en la vilaĝon Prospérité por aresti ilian tradician ĉefon Roland Sjabeur.

Tio estas senprecedenca en Gviano, eksplikas la deputito Jean-Victor Castor: « Unuafoje en la historio de la tradiciaj ĉefoj, prefekto eniras en vilaĝon, arestas "Jopoton" (surloka nomo de la tradicia ĉefo). Ruĝa linio estis transpasita. Hodiaŭ, intertraktado ne plu eblas»

 

« Trankvileco »

Tamen, Roland Sjabeur kaj la kalina popolo ne kontraŭas la projekton mem. Tiu hibrida centralo ambicias provizi ĝis 10 000 hejmoj danke al sunpaneloj kaj tute nova sistemo de stokado de energio per hidrogeno. Tio, kion ili konkrete deziras: « El konkreta vidpunkto, ni tutsimple deziras trankvilon en nia vilaĝo. La projekto estu translokita aliloken. »

 

Kial malpli ol du kilometrojn for de la vilaĝo ?

Kial instali tiun centralon je malpli ol 2 kilometroj de la vilaĝo, kaj tio sen ia ajn interdiskutado, dum Gviano mezuras pli ol 83 000 km2 ? La kalinoj kaj lia kutima ĉefo venis starigi tiun demandon en Parizo, dum surloke la mobilizado daŭras.   

20/05/2020

Franca Gviano: nova projekto de orminejo endanĝerigas la biodiversecon, laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/franca-gviano-nova-projekto-de-orminejo-endangerigas-la-biodiversecon-lau-la-neregistaraj-organizajoj.html

Paco inter la popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, kontraŭrasismo, kontraŭseksismo, Medidefendado en Esperanto

https://twitter.com/esperantoNMIN

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }