Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 décembre 2022 1 19 /12 /décembre /2022 10:53
Peter Atkinson/500px/Getty

18/12/2022

Laŭ nova studaĵo, la klimata varmiĝo kaj la difektiĝo de la naturaj loĝlokoj kaŭzos « kaskadon » da formortoj.

Tiuj ĉenaj formortoj estas « neeviteblaj ». La studaĵo sin apogas sur novaj iloj de modeligo, kiuj ebligas enkalkuli la « kun-formortojn », nome malaperon de specioj, kio kaŭzas formorton de dependaj aliaj specioj. Tiu studaĵo publikigita en la revuo Science Advances (en la angla) vendredon 26an de decembro konsideras, ke la Tero perdos inter 6% kaj 10% el siaj bestoj kaj plantoj de nun ĝis la fino de la jaro 2050, kaj ĝis 27% de nun ĝis la jaro 2100.

« Ĉiu specio iel dependas de la aliaj », substrekas la profesoro Corey Bradshaw de la australia universitato Flinders kaj kunaŭtoro de la studaĵo. Ekzemple, kiam specio malaperas pro la klimata ŝanĝiĝo (primara formorto), ankaŭ ĝia predanto finfine malaperas pro manko de nutraĵo (kun-formorto).

Opiniante, ke la antaŭaj modeligoj ne sufiĉe enkalkulis la fenomenojn de interdependeco, la aŭtoroj de la studaĵo ellaboris, dank’al helpo de potencegaj komputiloj, grandegan « virtualan Teron », modeligante « kiu manĝas kiun », eksplikis Corey Bradshaw.

 

Miliono da specioj minacitaj je formorto

Tiu modelo ebligis stimuli diversajn scenarojn de klimata ŝanĝiĝo kaj difektiĝoj de la loĝlokoj – ekzemple pro la efiko de la senarbarigo – por prognozi la perdon de biodiverseco ĉe preciza loko.

La esploristoj prognozas, ke la plej grava minaco materialiĝos tie, kie la biodiverseco estas ankaŭ la plej abunda. Ili ankaŭ demonstris, ke la klimata ŝanĝiĝo kulpas pri la plej granda proporcio de formortoj. Tio estas nova memorigo, ke ambaŭ krizoj pri klimato kaj biodiverseco estas proksime interligitaj.

La publikigo de tiu studaĵo intervenas, dum la ministroj de la tuta mondo kunsidas por la COP15 en Montrealo, cele al starigo de nova « paca traktato kun la naturo ». La defioj starigitaj dum tiu konferenco de Unuiĝintaj Nacioj estas konsiderindaj: miliono da specioj efektive estas minacitaj pri formorto. La klimata ŝanĝiĝo verŝajne akcelos tiun tendencon sub la efiko de la ekstremaj meteologiaj eventoj, de la ŝanĝiĝoj de konduto aŭ loĝlokoj.           

13/10/2022

La WWF konstatas « ruinigan malkreskon » de la sovaĝaj bestoj en daŭro de 50 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/la-wwf-konstatas-ruinigan-malkreskon-de-la-sovagaj-bestoj-en-dauro-de-50-jaroj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }