Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 décembre 2022 6 17 /12 /décembre /2022 15:34

16/12/2022

La bilanco por la jaro 2022 de Raportistoj Sen Landlimoj montras aliparte senprecedencan nombron de enkarcerigitaj virinoj: 78, pro interalie « la kreskanta viriniĝo de la profesio ». Tio estas malĝoja rekordo.

La nombro de enkarcerigitaj ĵurnalistoj en la mondo atingas 533 ĉi-jare, nome ĉirkaŭ kvardek pli ol pasintjare (488), jam registrita historia nivelo, laŭ la jara bilanco de RSL publikigita pasintan merkredon.

Ankaŭ la nombro de ĵurnalistoj mortigitaj (57) kreskis interalie pro la milito en Ukrainio, dum ĝi estis « historie malalta » en 2021 (48) kaj 2020 (50).

La 1an de decembro, pli ol duono el la enkarcerigitaj ĵurnalistoj en la mondo situas en 5 landoj: Ĉinio (110), Birmo (62), Irano (47), Vjetnamio (39) kaj Belorusio (31). Irano estas la sola lando, kiu ne ĉeestis en tiu « terura rekordo » pasintjare, substrekas la NRO, kiu prizorgas tiun jaran bilancon de post 1995.

Efektive, de post la protestmovado, kiu komencis en novembro, la Islama Respubliko enkarcerigis nombron de gazetprofesiuloj senprecedencan en la 20 pasintaj jaroj. 34 novaj ĵurnalistoj adiciis al la dek tri aliaj jam malliberigitaj antaŭ la komenciĝo de la protestoj.

« La diktatorecaj kaj aŭtoritataj reĝimoj plenigas siajn malliberejojn enkarcerigante ĵurnalistojn », denuncis la ĝenerala sekretario de la NRO pri defendo de la gazetlibereco.

 

Preskaŭ 15% da virinoj

En tiu tutmonda bilanco, RSL mencias senprecedencan nombron de virinoj. Ili estas 78 (kontraŭ 60 pasintjare), kio eksplikiĝas parte pro « la kreskanta viriniĝo de la profesio ».

« La virinoj ĵurnalistoj reprezentas nun preskaŭ 15% el la enkarcerigitoj, kontraŭ malpli ol 7% kvin jarojn antaŭen », laŭ RSL.

Tio estas ekzemple la kazo de la Irananinoj Nilufar Hamedi et Elahe Mohammadi, kiuj « kontribuis atentigi pri la morto de la kurda junulino Mahsa Amini ». Nun, ili « riskas mortopunon ». Sume, « Irano tutsola malliberigis 18 ĵurnalistinojn », inter kiuj 15 estis enkarcerigitaj de post la komenciĝo de la manifestacioj. 

« Tiu alta nombro de enkarcerigitaj ĵurnalistinoj montras la volon de la iranaj aŭtoritatoj silentigi sisteme la virinajn voĉojn », bedaŭras RSL.          

16/12/2021

Laŭ la organizaĵo "Raportistoj sen landlimoj", 488 ĵurnalistoj estas enkarcerigitaj en la mondo en 2021. Tio estas rekordo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/lau-la-organizajo-raportistoj-sen-landlimoj-488-jurnalistoj-estas-enkarcerigitaj-en-la-mondo-en-2021.tio-estas-rekordo.html

16/12/2020

En 2020, preskaŭ 400 ĵurnalistoj estas enkarcerigitaj en la mondo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/en-2020-preskau-400-jurnalistoj-estas-enkarcerigitaj-en-la-mondo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }