/image%2F0553642%2F20221122%2Fob_068d9e_media-19265bab6b22420a98bff7f4114a9894.jpg)
22/11/2022
Laŭ provizora bilanco, almenaŭ kvin personoj estis mortigitaj kaj dek ok vunditaj dum pafado plenuminta en geja noktoklubo dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo, en Colorado Springs, Usono.
Ekde la 23a horo kaj 57 minutoj (surloka horo) la polico ricevis multajn telefonalvokojn menciantajn pafojn, kaj la sukuristoj rapidis por flegi kaj transporti la viktimojn al la apudaj malsanulejoj.
La murdado okazis en la "Klubo Q", kiu organizis ĉi-nokte spektaklon de drag queens sekvata de dancvespero, tagon antaŭ la tago de transgenra memorado (TdTM), kiu okazas ĉiujare la 20an de decembro por memorfesti pri la murditaj transgenruloj.
En sia Fejsbukpaĝo, la "Klubo Q" deklaris, ke « ni estas senesperigaj pro la sensenca atako kontraŭ nia komunumo. Niaj preĝoj kaj pensoj estas dediĉitaj al ĉiuj viktimoj, iliaj familioj kaj amikoj. Ni dankas pri la rapidaj reagoj de heroaj klientoj, kiuj sukcesis mastri la pafinton kaj ĉesigi tiun malaman atakon ».
Homofobia murdado
Laŭ Giovanni Bowden, afergvidanto de unu el la 7-Eleven, kiu troviĝas proksime, « unu el la viktimoj estis pafita sep fojojn, li kuris ĝis tie provante ricevi helpon ». Poste, li kolapsis enirante en la magazenon, kie rifuĝis aliaj viktimoj. Tiuj ĉi provis helpi lin, rakontis Bowden al CPR News.
La personoj ĉeestantaj en la klubo sed kiuj ne estis vunditaj, sukcesis kuniĝi kun siaj proksimuloj. La polico de Colorado Springs deklaris sin preta provizi ĉiun plian informon al la familioj kaj proksimuloj de la viktimoj.
/image%2F0553642%2F20221122%2Fob_1b6b63_omagho.jpg)
27/06/2016
Meksiko : Geja Fiero inter festo kaj omaĝo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/06/meksiko-geja-fiero-inter-festo-kaj-omago.html