/image%2F0553642%2F20221126%2Fob_73d7b4_villianoussneakysquirrel.jpg)
26/11/2022
Bildo: memormonumento pri Holodomoro
La 26an de novembro, Ukrainio pretiĝas memorfesti la Holodomoron, « ekstermon per malsato ».
Tiu ukrainia genocido okazigis la morton de milionoj da personoj en la jaroj 1932 kaj 1933, kaj estas unu el la plej teruraj epizodoj el ĝia historio.
Ukrainio kaj ĉirkaŭ du dek aliaj landoj, kiuj ankaŭ suferis tiujn subpremojn, kiel Kazaĥio kaj Kaŭkazio, konsideras tiun katastrofon kiel intencan agon de la soveta reĝimo, kiam Stalino trudis la kamparanojn forlasi siajn terojn por kuniĝi kun la kolĥozoj, kolektivaj agrikulturaj ekspluatejoj.
Laŭ la nunaj taksadoj, inter 4 kaj 10 milionoj da personoj malsatmortis dum tiuj du jaroj, kio reprezentas trionon el la ukrainia loĝantaro.
Por trudi la kolektivigon, Moskvo deportis la rezistantojn, poste decidis en 1932 konfiski rikoltojn kaj semojn, por finfine akapari brutaron kaj devige amasigi la loĝantaron sur teroj senigitaj je ĉio.
Hodiaŭ, multaj personoj en Ukrainio mencias similecon inter tiuj eventoj kaj la invado fare de Rusio.
Laŭ ili, la celo plu restas la sama: detrui la ukrainan nacion, kaj instigi ties loĝantojn vivi sub la jugo de Moskvo.
/image%2F0553642%2F20221126%2Fob_6233bc_soviet-union-map.jpg)
https://fr.euronews.com/2022/11/25/lukraine-commemore-le-90eme-anniversaire-du-holodomor
Franca: https://www.youtube.com/watch?v=goZT3YZnlzc
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=PfJSQSdUYZs
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=bQELHL2IPvE
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=AagRwUFxzyw
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=kmBLlI2KP90
Rusa: https://www.youtube.com/watch?v=Mh5_d4sgunU
/image%2F0553642%2F20221126%2Fob_b5e2dd_pri-sano.jpg)
23/11/2022
La vintro minacas la vivon de milionoj da personoj en Ukrainio, alarmas la Monda Organizaĵo pri Sano