/image%2F0553642%2F20221129%2Fob_0c1f42_judith-dsc03632-1200x801.jpg)
29/11/2022
Ugando pretiĝas lanĉi ekspluatadon de vasta projekto de borado kun pli ol 400 petrolputoj pere de la giganta entrepreno Total.
Total intencas lanĉi novan impresan projekton en Ugando. La grupo investos naŭ miliardojn da eŭroj por ekspluati la nafton ĉeestantan en la grundo de tiu lando de Orienta Afriko. La projekto konsistas el du partoj: Unue, 426 putoj estos taskitaj ekstrakti la nafton norde de Ugando. Poste, naftodukto 1 443 kilometrojn longa kondukos la nafton ĝis la haveno Tanga, en Tanzanio.
Eksproprietigo de la loĝantoj kaj danĝeroj por la medio
La projekto estas tre kritikata interalie, ĉar sovaĝaj bestoj vivas sur tiuj teroj, kaj estos en danĝero.
Miloj da loĝantoj, kiuj vivas en tiu zono, estos eksproprietigitaj. Pli ol 100 000 personoj estos trafitaj de tiu projekto.
Tamen, Total promesis reloĝigi ilin, kion kontestas kelkaj aktivuloj, kiuj kontraŭas la projekton. Ili denuncas la premojn plenumintajn de la ugandaj aŭtoritatoj.
Aliparte 132 petrolputoj estos konstruitaj en uganda nacia parko.
La projekto kontraŭdiras ĉiujn rekomendojn de la spertuloj por limigi la klimatan varmiĝon.
/image%2F0553642%2F20221129%2Fob_a9317c_miloj-da-personoj.jpg)
14/09/2020
Orienta Afriko: la projekto de la firmao Total: minaco kontraŭ la medio kaj miloj da personoj
/image%2F0553642%2F20221129%2Fob_30898b_giganta-gasprojekto.jpg)
16/06/2020
Mozambiko: NeRegistara Organizaĵo akuzas Francion, ke ĝi kontribuas al la klimata krizo de la planedo per giganta gasprojekto
/image%2F0553642%2F20221129%2Fob_9a040b_petrol-kompanioj.jpg)
31/08/2018
Ugando: forpelitaj de la petrol-kompanioj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/ugando-forpelitaj-de-la-petrol-kompanioj.html