03/11/2022
Ĵaŭdon unuafoje, SOS Mediteraneo alvokis helpon de Francio, Hispanio kaj Grekio por helpi ĝin trovi sekuran havenon cele al elŝipigi 234 personojn, savitajn migrantojn, kiuj estis akceptitaj sur la "Ocean Viking", antaŭ ol la meteologio malpliboniĝu.
La NRO pri marsukuro timas « fortan venton, altajn ondojn kaj malaltiĝon de la temperaturo de nun ĝis la semajnfino », aldonante en komunikaĵo publikigita ĵaŭdon, ke « la provizoj komencas manki » sur la ŝipo.
De post ĝia unua savado la 22an de oktobro, kiel kutime kaj konforme kun la marjuro, "SOS Mediteraneo" petis akcepton de la aŭtoritatoj de la serĉareo, en Libio kaj Malto. Jaŭdon per telefono, la direktorino kaj kunfondintino de la NRO, Sophie Beau, menciis al la franca Novaĵagentejo AFP, ke ŝi ne akiris respondon.
Ŝi poste petis de Italio, sed la antaŭnelonga ŝanĝo de registaro en Romo, kaj la kontraŭ-migrantaj deklaroj de ĝiaj registoj, lasas malmulte da espero akiri konsenton.
« La ministro pri Internaj aferoj celis la "Ocean Viking" en siaj deklaroj », memorigas Sophie Beau. Matteo Piantedosi efektive anoncis, ke li publikigis direktivon petantan de la policaj fortoj kaj de la havenaj aŭtoritatoj, ke lia ministrejo antaŭvidu enirmalpermeson en la teritorian akvon de la ŝipo luprenita de "SOS Mediteraneo" kaj de la germana ŝipo de la NRO "SOS Humanity".
Ĵaŭdon, ambaŭ ŝipoj ne ricevis oficialan komunikon pri tia decido, sed « ili tamen frontas totalan blokadon meze de maro kaj implica malpermeso eniri en la italajn havenojn », detaligis "SOS Mediteraneo".
La NRO tiam turniĝis al la maraj aŭtoritatoj de Francio, Hispanio kaj Grekio, « kiuj estas la plej taŭgaj helpi kaj faciligi la elekton de sekura haveno ».
« Unuafoje ni petas ilin », eksplikis S-ino Beau, kiu precizigas, ke la peto estis farita merkredon vespere. Ĵaŭdon meze de la tago, SOS Mediteraneo ricevis neniun respondon.
La direktorino insistis: « Ni ne petas de Francio, ke ĝi malfermu al ni havenon, sed ke ĝi helpu nin trovi solvon », prioritate en Italio aŭ Malto, ĉar ili estas la plej proksimaj Ŝtatoj de la "Ocean Viking", situanta nun sude de Sicilio.
De la jarkomenciĝo, 1 765 migrantoj malaperis en Mediteraneo, inter kiuj 1 287 en Centra Mediteraneo, kiu estas la plej danĝera migradvojo en la mondo, laŭ la Internacia Organizaĵo por Migrado (IOM)
25/04/2021
Migrantoj : almenaŭ 130 mortintoj dum ŝippereo en Centra Mediteraneo
27/07/2019
Ŝippero. Mediteraneo kalkulas siajn mortintojn, Eŭropa Unio rigardas aliloken