Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2022 4 03 /11 /novembre /2022 11:33
LOUAI BESHARA / AFP

02/11/2022

Bildo: la urbo Daraa, nord-okcidente de Sirio, la 12an de septembro 2021.

Laŭ la Siria centro de justico kaj respondeco (SJAC), temas pri civiluloj aŭ dizertuloj de la armeo mortigitaj de la reĝimaj fortoj, dum traserĉado de domo en decembro 2012.

Lundon 31an de oktobro, surbaze de pruvoj, siria ekzilita NRO akuzis la reĝimon de Damasko, ke ĝi bruligis en komuna fosaĵo la korpojn de viktimoj mortigitaj de la fortoj fidelaj al Baŝar al-Asad, por malhelpi ilian identigon.

En raporto, la "Siria centro de justico kaj respondeco", bazita en Vaŝingtono (Usono) asertas, ke ĝi analizis videojn datiĝantajn de 2012 kaj 2013. Tiuj eltiraĵoj montras membrojn de la spionservoj kaj de la siria armeo bruligantaj kaj poste enterigantaj 15 korpojn en la regiono Deraa (sud-okcidente de Sirio).

« La siria registaro volas detrui la pruvojn, kiuj kulpigas ĝin pri tiaj krimoj », kaj « malhelpi la parencojn de viktimoj koni ilian sorton aŭ reakiri iliajn restaĵojn », asertas la SJAC.

El pluraj videaj eltiraĵoj, oficiro estas videbla fotanta la vizaĝojn de la viktimoj, antaŭ ol unu el la membroj de la sekurecaj fortoj « verŝas benzinon sur iliajn vizaĝojn kaj manojn », laŭ la SJAC. Ili poste baskuligas la korpojn per piedbato en la komunan fosaĵon, kaj fajrigas ilin denove, surverŝante benzinon.

 

Civiluloj aŭ dizertuloj de la armeo

La raporto opinias, ke la dek kvin viktimoj estas civiluloj aŭ dizertuloj de la armeo, mortigitaj de la fortoj de la reĝimo dum traserĉado de domo, en decembro 2012.

Siria aktivulo sendis la videojn al la SJAC. Ili akiris ilin de armita grupo de la opozicio, kiu atakis la koncernatan sirian taĉmenton, kaj rekuperis la videojn.

La siria reĝimo estis jam akuzata, ke ĝi bruligas korpojn, viktimojn de ĝia represio. Pasitan printempon, la brita jurnalo The Guardian kaj la "Newslines Institute de Vaŝingtono" publikigis artikolojn kaj videojn, kiuj malkaŝis ekzekutojn de dekoj da personoj fare de la fortoj de la reĝimo en Tadamon en 2013 (artikolo en la angla).

De post la komenco de la konflikto en Sirio, la reĝimo de Baŝar al-Asad estas akuzata pri sistemaj malobservadoj de Homaj rajtoj.

Preskaŭ duon-miliono da personoj estis enkarcerigitaj en la malliberejo de la reĝimo, kaj pli ol 100 000 personoj inter ili mortis dum torturo aŭ sekve de abomenindaj vivkondiĉoj, laŭ alia NRO, la "Siria observejo pri Homaj rajtoj". 

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

14/09/2022

Sirio: fotoj de civiluloj torturitaj de la reĝimo de Baŝar al-Asad estas publikigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/sirio-fotoj-de-civiluloj-torturitaj-de-la-regimo-de-basar-al-asad-estas-publikigitaj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }