/image%2F0553642%2F20221128%2Fob_6bb85e_kurdoj.jpg)
28/11/2022
De post la 20a de novembro, Ankaro kondukas aeroperacon nomatan « Krifo-Spado » kontraŭ la kurdaj fortoj en Sirio kaj la Kurda Laborista Partio en Irako.
Dimanĉon 27an de novembro, miloj da Siriaj kurdoj manifestaciis en Kamiŝlo, nord-oriente de Sirio, por protesti kontraŭ la antaŭnelongaj turkaj aerfrapoj, kiuj celis tiun regionon kontrolatan de la kurda duon-memstara administracio.
La protestantoj svingis la flagon ruĝ-flav-verdan kaj portretojn de Abdullah Öcalan, historia cefo de la Kurda Laborista Partio (KLP) malliberigita en Turkio, kriante sloganojn malamikajn al la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan.
De post la 20a de novembro, Ankaro kondukas aeroperacon nomatan « Krifo-Spado » kontraŭ la kurdaj fortoj en Sirio kaj la Kurda Laborista Partio en Irako. Ambaŭ organizaĵoj estas akuzataj fare de la turkaj aŭtoritatoj, ke ili kulpas pri la atenco de la 13a de novembro, kiu okazigis la morton de ses personoj.
La kurdaj fortoj neis ĉian implikon. Post batalhaltigo dum tri tagoj, Turkio kondukis denove novajn aeratakojn dimanĉon frumatene kontraŭ areoj kontrolataj de la Kurdoj norde de Alepo, laŭ la Siria Observejo de Homaj rajtoj (SOHR), bazita en Unuiĝinta Reĝlando, kaj kiu disponas pri vasta informreto en Sirio.
De post la 20a de novembro, ĉirkaŭ 65 personoj estis mortigitaj en la turkaj frapoj, kiuj ĉefe koncentriĝis nord-oriente de Sirio: 35 batalantoj de la Siriaj Demokrataj Fortoj (SDF, dominataj de la Kurdoj) kaj iliaj aliancanoj, 28 membroj de la fortoj de la siria reĝimo, kaj ĵurnalisto, kiu laboris por kurda novaĵagentejo, laŭ la SOHR.
Plejparte el ili mortis dum unua tago de la atako.
/image%2F0553642%2F20221128%2Fob_199dac_mapo2.jpg)
Multlingva retejo:https://fr.euronews.com/2022/11/27/syrie-des-milliers-de-kurdes-manifestent-contre-les-frappes-turques
/image%2F0553642%2F20221128%2Fob_8d9432_rekviemo.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html