/image%2F0553642%2F20221121%2Fob_87af27_fifohpwxkaebgea.jpg)
21/11/2022
Pasintan dimanĉon en tuta Eŭropo, la kurdaj komunumoj manifestaciis kontraŭ la aerfrapoj kondukitaj de Turkio ĉi-semajnfine en la nordaj areoj de Sirio kaj Irako, kontrolataj de la kurdaj fortoj.
Laŭ Ankaro, la PKK kaj la Siriaj demokratiaj fortoj (SDF) kulpas pri la atenco en Istanbulo la 13an de novembro, kiu okazigis 6 mortintojn kaj 81 vunditojn. Sed la profilo de la suspektatino, kiu ŝajne deponis la bombon en la avenuo Istiklal estigas dubon. La siria junulino interparolis du fojojn per telefono kun membro de la MHP, ekstremdekstra partio aliancano de la AKP, kio ebligas fari diversajn hipotezojn koncerne la komandititojn de la atenco.
La kurdaj grupoj de Sirio kaj Irako siaflanke rapide neis ĉian implikon.
« Estas tempo por venĝo » tamen mesaĝis en Tvitero la turka ministrejo pri Defendo, ekde la komenco de la frapoj dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo, celante la kurdajn grupojn sen nomi ilin. La operaco, nomita « Krifo-Spado », celas « elimini la terorismajn atakojn el Nordo de Irako kaj Sirio, garantii la sekurecon de la landlimoj kaj elimini la terorismon el ties fonto ».
« La turkaj bombadoj de niaj armeoj minacas la tutan regionon », reagis siaflanke la ĉefkomandanto de la SDF, Mazloum Abdi, en Tvitero. « Tiu bombado utilas al neniu parto. Ni ĉion faras por eviti gravan katastrofon. Se milito okazas, ĉiuj estos viktimoj » li bedaŭras.
Preskaŭ 25 aerfrapoj estis efektivigitaj de la turka armeo en la provincoj Rakka kaj Hazako (nord-oriente) kaj Alepo (nordo), okazigante almenaŭ naŭ mortintojn kaj 31 vundintojn laŭ la Siria observejo pri Homaj rajtoj (OSDH), NeRegistara Organizaĵo bazita en Londono, kaj kiu disponas pri vasta retejo de informfontoj en Sirio.
Kobani, kiu estis la ĉefa celo de Ankaro, simbola urbo de la kurda rezistado, kiu forpuŝis en 2015, la grupon Islaman Ŝaton, kun la subteno de Usono. Sed la Kurdoj sin sentas hodiaŭ forlasitaj de Vaŝingtono.
La turkaj aerfrapoj ĉefe celis tiun urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, apud la turka landlimo, interalie grensilojn apud Al-Malikiyah (nord-oriente) kaj elektran centralon sude de tiu provinco.
Replike, raketoj estis pafitaj dimanĉon de Sirio al turka limposteno, okazigante almenaŭ tri vunditojn.
La aeratakoj de Turkio, kiuj okazigis ĉirkaŭ tridek viktimojn, ne estas surprizo: Ankaro, kies soldatoj ĉeestas norde de Sirio, intensigis de majo siajn minacojn de ofensivo, cele al kreado de « sekureca areo » 30 kilometrojn larĝa ĉe sia suda landlimo.
Inter 2016 kaj 2019, Ankaro jam kondukis tri ampleksajn operacojn norde de Sirio, kiuj celis la kurdajn milicojn kaj organizaĵojn. Ĝi ĉi-okaze ekregis Afrinon, kio instigis multajn civilulojn fuĝi.
/image%2F0553642%2F20221121%2Fob_27b8ca_kurdio.jpg)
Franca: https://www.youtube.com/watch?v=M2afVab2SO8
Angla: https://www.youtube.com/watch?v=siHIw1A9cZw
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=OJbCf2b9d-8
Itala: https://www.youtube.com/watch?v=dkATWzUesRY
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=H89_Xwxqfp0
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=Tjr600raXas
Rusa: https://www.youtube.com/watch?v=X12Oy8Re6kc
Greka: https://www.youtube.com/watch?v=EAYcEWiwqFQ
Hungara: https://www.youtube.com/watch?v=YgCNruH2flA
/image%2F0553642%2F20221121%2Fob_975827_rekviemo.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html