Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2022 1 07 /11 /novembre /2022 22:35

07/11/2022

La 5an kaj 6an de novembro, la itala registaro konsentis pri elŝipiĝo de la virinoj, infanoj kaj vundeblaj viroj de ambaŭ ŝipoj, kiuj albordiĝis en Sicilio antaŭ ol ricevi la ordonon foriri. NeRegistara Organizaĵo apelaciis ĉe tribunalo de Romo.    

Por la plimulto de la ŝippereuloj, la marveturado finiĝis ĉi-semajne.

La 5an kaj 6an de novembro, la itala ekzekutivo konsentis pri la elŝipiĝo de la migrantoj konsiderataj kiel « vundeblaj », kiuj alvenis en Sicilio post savado fare de la ŝipoj "Humanity 1" kaj " Geo Barents" ; du ŝipoj, kiuj apartenas respektive al la NROj "SOS Humanity" kaj "Kuracistoj Sen Landlimoj", al kiuj Romo rifuzis aliron al la itala teritoria akvo dum pli ol semajno, antaŭ ol ŝanĝi sian decidon.

Tamen, priatenta ne perdi sian unuan alfrontiĝon pri la demando de elŝipiĝo de migrantoj savitaj de la NROj, la dekstra registaro de Giorgia Meloni decidis efektivigi ian selekton, observas Corriere della Sera.

« Sabaton vespere, la "Humanity 1" alvenis en la haveno de Katanio, 144 personoj elŝipiĝis sed 35 devis restadi surŝipe », detaligas la centrisma ĵurnalo, kiu konstatas, ke la sama proceduro estis aplikata al la "Geo Barents", kiu siaflanke eniris en Katanion dimanĉon:

« 350 personoj, kiuj estis sur la ŝipo povis albordiĝi, sed 215 ne ricevis permeson ».

Tiu protokolo estas nun aplikata de Romo: la registaro « savas la virinojn, la infanojn kaj la migrantojn en malfortika situacio, sed ne akceptas la ĉantaĝon de la NROj », resumas la milana ĵurnalo, kiu mencias, ke la opoziciuloj al tiu nova politiko kritikas « selektajn elŝipiĝojn ».

La kapitano de la "Humanity 1" decidis ne obei tiun proceduron.

Efektive, aldonas la dekstra ĵurnalo Il Giornale, « la NRO prezentis apelacion al la administracia tribunalo de Romo, kaj akuzis la registaron, ke ĝi ne respektas la internacian juron ».      

Siaflanke, la ekzekutivo povus peti de la justico la konfiskon de la ŝipo.

Ĉi-okaze, la migrantoj plu ĉeestantaj surŝipe estus elŝipigitaj en Katanion antaŭ ol esti elpelitaj.  

03/11/2022

"SOS Mediteraneo" petas helpon de Francio, Hispanio kaj Grekio por elŝipigi 234 personojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/sos-mediteraneo-petas-helpon-de-francio-hispanio-kaj-grekio-por-elsipigi-234-personojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }