Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 novembre 2022 4 10 /11 /novembre /2022 11:31
JALAL MORCHIDI / ANADOLU AGENCY VIA AFP

09/11/2022

Antaŭ dek du jaroj, la kampadejo de Gdeim Izik, starigita monaton antaŭen apud Ajuno, fare de Saharaŭaj sendependistaj manifestaciantoj, estis malmuntita de la marokaj aŭtoritatoj. Centoj da personoj estis arestitaj. 25 Saharaŭaj aktivuloj estis kondamnitaj en 2013, inter kiuj 19 plu estas enkarcerigitaj.

Ĉi-monate, koalicio de organizaĵoj kaj advokatoj deponis ses novajn plendojn kontraŭ Maroko pro torturoj ĉe la komitato kontraŭ torturo de Unuiĝintaj Nacioj, nome de ses el tiuj malliberuloj.

Tiuj ses malliberuloj estas Mohamed el Bachir Boutanguiza, Abdellahi Lkhfaouni, Sidi Ahmed Lemjiyed, Ahmed Sbai, Abdullahi Toubali kaj Houssein Zaoui.

La koalicio petas enketon pri la mistraktatoj suferitaj dum la aresto kaj la detenado de tiuj malliberuloj.

Justine Lavarde, de la buroo por protektado de la defendantoj de Homaj rajtoj de la FIDH, apartenas al tiu koalicio.

Ŝi deklaris: « Ni deponas plendojn pro torturoj, kiuj okazis de post la arestoj antaŭ dek du jaroj, konsistigantaj en fizikaj torturoj kaj ĉiuj teruraĵoj, kion oni povas imagi, kiel frapoj kaj minacoj. Ni kolektis atestojn, kiuj priskribas malliberulojn senvestigitajn ĉe ilia alveno en la policejo, kaj kiuj estis pendigitaj dum horoj, kaj frapitaj.

Multegaj agoj de fizikaj torturoj okazis, sed ankaŭ psikologiaj, kiel izoliteco: ekzemple unu el la malliberuloj, pri kiuj ni parolas, plu estas en izoliteco de antaŭ kvin jaroj, kio estas terure. Ili ĉiuj estis translokitaj malproksime de siaj familioj, aliro al flegado estas sisteme rifuzita al ili. Tio estas do longdaŭraj torturoj, jen fizikaj jen psikologiaj, kiuj daŭras ĝis nun, la psikologiaj torturoj ne ĉesis ĝis hodiaŭ. »                             

La komitato de UN jam kritikis plurfoje Marokon koncerne tiun aferon. Kvar personoj, inter kiuj kelkaj enkarcerigitaj de 2010 submetis la aferon en junio 2022 ĉe la komitato de UN kontraŭ torturo, en Ĝenevo.

Inter ili, figuras unu el la kondamnitoj de la kampadejo de Gdeim Izik. 

La 24 Saharaŭoj enkarcerigitaj pro murdo de policistoj dum la malmuntado de la kampadejo de Gdim Izik en novembro 2010 estis kondamnitaj en februaro 2013 al diversaj punoj, inter kiuj kelkaj al porĉiama malliberejo. Laŭ organizaĵoj de defendo de Homaj rajtoj, temas pri politika proceso.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }