Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2022 3 16 /11 /novembre /2022 23:02

16/11/2022

Bildo: KIOM DA MORTINTOJ ESTOS BEZONATAJ AL VI ?

La 24an de novembro 2021, 27 migrantoj mortis en la pereo de sia boato en la Maniko. Jaron poste, la enketo malkaŝas, ke la sukurservoj ne konsciis pri la urĝeco de la situacio.

Antaŭ jaro, 27 migrantoj mortis en la pereo de sia boato en la Maniko, dum ili provis atingi Anglion. La enketo kulpigas la francajn sukurservojn.    

La enketo klare montras, ke la sukurservoj ne mezuris la urĝecon de la situacio. Ili lasis la boaton drivi al la anglaj akvoj, kvankam ankaŭ la Britoj ne intervenis.

Dek ok fojojn ĉi-nokte, tiuj migrantoj en danĝero alvokis la francajn sukurservojn, la Cross kaj eĉ la Samu. Ses fojojn ili sendis sian geolokalizon, pere de Whatsapp konforme kun la proceduro. Tamen la Cross ne sendis la savboaton. Ĝi informis la anglan sukurservon, vetante verŝajne pri la fakto, ke la migrantoj baldaŭ atingos la britajn akvojn. Jen la raporto de la alvoko okazinta je la 2a horo 28 minutoj.

La interŝanĝoj estas "edifaj":        

  • « Ha lo, helpu min, ĉu vi povas helpi min ?
  • Mi ne konas vian pozicion.
  • Mi jam donis al vi, vi respondis al mi, ke ni estas en la anglaj akvoj.
  • Vi do povas alvoki la telefonnumeron 999
  • Jes mi alvokis la 999 sed…
  • Kio ?
  • Jes mi alvokis la 999 sed…
  • Ĉu vi povas atendi, mi transmetas vin al la Britoj ».

La operatorino malŝaltas la aparaton, ni aŭskultas tion, kion ŝi diras al sia kolego. « Jen, via migranto, tiu ul’, pŝitt »

La boato plu drivas. La migrantoj plu petegas helpon. Sed la Cross konsideras, ke tio ne plu koncernas ĝin.

Jen la raporto de la alvoko okazinta je la 3a horo 31 minutoj :

  • « Ha lo
  • Jes
  • Helpon mi petas, mi estas en akvo.
  • Sed vi estas en la anglaj akvoj
  • Ne, ne en la anglaj akvoj, mi estas en la francaj akvoj. Mi petas, ĉu vi povas veni rapide ?          
  • Ne, ne, vi estas en la anglaj akvoj, atendu mi transmetas vin al la brita marborda patrolo »

La komuniko interrompiĝas kaj oni aŭdas aparte la operatorinon :

  • « Nu, se vi ne aŭdas, vi ne estos savita »

Koncerne la anglan sukurservon, la enketo ne ankoraŭ determinis, kial ankaŭ ĝi ne intervenis.

 

« Intence, ili ne ricevis helpon »

Emmanuel Daoud estas la advokato de pluraj familioj de viktimoj. Li opinias, ke granda neglekto okazis nome de la francaj sukurservoj: «  Intence, ili ne ricevis helpon pretekste, ke tiu boato drivis al la anglaj teritoriaj akvoj. Ekzistas franca-brita konvencio », li asertas, « kiu devigas ambaŭ partojn tuj interveni, kiam la situacio urĝas ».

« Ploroj, malesperaj krioj, alvokoj, homoj kiuj estas en la akvo, kiuj petas helpon, ĉu tio ne sufiĉas por kompreni, ke ili estas en danĝero ? », aldonas la advokato.

Pridemandita, la mara prefektejo de la Maniko, kies Cross dependas, eksplikas, ke ĝi ne havas aliron al la juĝa dosiero, kaj ne povas komenti partajn informojn. La porparolanto asertas al ni, ke ĝiaj teamoj faros la maksimumon por sukuri la migrantojn sed memorigas, ke la nombro de marveturoj ege kreskas: 45 000 provoj de post la komenciĝo de la jaro 2022.

26/11/2021

En Kalezo kaj Londono : « Stop la mortintojn » skandas la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/en-kalezo-kaj-londono-stop-la-mortintojn-skandas-la-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }