05/11/2022
La « Centro PMS Wagner » (Privata Militista Societo) havas kiel oficialan celon kolekti entreprenistojn por « plifortigi la defendo-kapablojn de Rusio ».
Wagner de nun havas oficialan ekzistadon. La rusia paramilitista grupo inaŭguris vendredon 4an de novembro sian « Centron PMS Wagner », luksaj lokoj situantaj en Sankt-Peterburgo, Rusio.
Temas pri la unua publika ĝenerala sidejo de tiu konfidenca grupo, kies dungosoldatoj estas nun deplojitaj en Ukrainio sed ankaŭ en landoj de Latinameriko, Afriko kaj Mezoriento.
Tiu konstruaĵo celas akcepti aliajn entreprenojn, kaj devas interalie « gasti inventistojn, dizajnistojn kaj informatikistojn », eksplikis la fondinto de Wagner, la rusia aferisto Evgeni Prigoĵin.
Tute konstruita per vitro kaj ŝtalo, la konstruaĵo disponas interalie pri eksponejoj, en kiuj estas instalitaj militaj droneoj.
La paramilitista grupo daŭrigas sian aliformiĝon kaj sian instaladon en la sekureca kaj komunika medio en Rusio. Ĝis nun silanta pri la temo, Evgeni Prigoĵin antaŭnelonge konfirmis, ke li fondis Wagner. Li poste kritikis publike kadrojn de la rusia armeo kaj altajn politikajn respondeculojn de Rusio.
« Evgeni Prigoĵin kaj lia propra grupo akiras famecon, kaj altiĝas en la herarkio de la rusiaj politik-ekonomiaj elitoj », eksplikis la esploristo Maxime Audinet, specialisto pri la rusiaj influstrategioj. Ŝajne « la PMS Wagner fariĝas marko, merkata varo celanta varbi novajn rekrutojn ».
Konfese de Evgeni Prigoĵin, tiu sidejo utilos « pligrandigi la kapablecojn de defendo de Rusio » kun eblaj « malfermoj de filioj , se la projekto estas pozitiva », li deklaris en la socia reto "VKontakte".
Sed tio ne temas pri centro de rekrutigo, asertis reprezentantoj de la grupo surloke.
Ĉar Wagner plu operacas en griza zono, miksante interalie privatan sekurecon, aferojn kaj sub-trakton de konflikto por Rusio – la grupo estas konsiderata jen kiel duon-privata grupo, jen kiel duon-ŝtata aktoro.
16/09/2022
Milito en Ukrainio : video montras respondeculon de la grupo Wagner, kiu rekrutigas malliberulojn por batali kun la rusianoj
16/08/2022
Milito en Ukrainio : la Rusioj « ne volas, ke ili elturniĝu vivantaj », la patro de militrifuzanta soldato rakontas la inferon de la rusiaj malliberejoj
03/05/2022
Centrafrika Respubliko : Human Rights Watch akuzas la rusiajn soldulojn de la grupo Wagner pri murdoj kaj torturoj kontraŭ civiluloj
01/04/2022
Malio: la militaj operacoj multobliĝas, kaj ankaŭ la asertoj pri ekscesoj fare de la malia armeo kaj de rusiaj dungosoldatoj