Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2022 3 30 /11 /novembre /2022 20:43
Léopold Picot / RFI

30/11/2022

Bildo: Kore de Montrealo, la verko « Generacioj » realigita en 2014 fare de Gene Pendon, elvokas interalie la gravecon de la kolektiva memoro de generacio al alia ĉe la indiĝenaj popoloj. La traŭmatizoj suferitaj de la virinoj apartenas al tio.   

Unuafoje en Kebekio, raporto denuncas kazojn de truditaj steriligoj kaj multaj akuŝaj perfortoj kontraŭ la indiĝenaj virinoj.

En raporto publikigita ĵaŭdon 24an de novembro en Kebekio, 35 indiĝenaj virinoj atestas pri siaj suferoj.

« Mi suferis infekton de urinveziko. La kirurgo venis al mi tri tajojn post la operacio kaj diri al mi: mi samtempe decidis forigi ankaŭ vian uteron.  Unuafoje, oni parolis al mi pri tio », rakontas unu el ili.

Rakontoj kiel tiu ĉi multas en la raporto. La faktoj okazis en pluraj kebekiaj malsanulejoj inter la jaroj 1980 kaj 2019.

« En pluraj kazoj, ili sentis sin devigataj, trudataj. Ili estis en la akuŝejo, jen akuŝis, jen estis akuŝonta, aŭ ĵus akuŝis kaj tiam oni insistis, instigis ilin, ke ili konsentu pri ligaturo. Por kelkaj, tio okazis eĉ sen informo », eksplikas Suzy Basile, profesorino ĉe la Lernejo pri Indiĝenaj Studoj de unu el la universitatoj de Kebekio kaj kun-aŭtorino de la raporto.

 

Sistema rasismo

Laŭ pluraj atestoj, kelkaj virinoj subskribis paperon antaŭ sia steriligo per ligaturo de la ovodukto, sed la konsento estis nek libera, ne klera. Ili ne vere konsciis pri la enhavo de ilia subskribo, eksplikas Suzy Basile: « Plejparte el la indiĝenaj virinoj parolas sian tradician lingvon, do la franca kaj la angla estas dua, eĉ tria lingvo. En neniu kazo, la virinoj ricevis helpon de tradukistoj por certiĝi, ĉu ili bone komprenis al kio, ili estas kondukataj

En aliaj kazoj, ili diris: « Jes, estas inversigeble, ne maltrankviliĝu. Ni nur provizore ŝtopos viajn ovoduktojn. Fakte ili estis tranĉitaj kaj kaŭterizitaj. »  -  Suzy Basile, kun-aŭtorino de la raporto.     

Temas pri 35 virinoj, sed fakte, ili sendube estas multe pli. Pro la pandemio, la esploristinoj ne sukcesis viziti multajn indiĝenajn komunumojn kaj la atestoj estas bazitaj sur memvoleco. Ili estis informitaj pri almenaŭ 20 kromaj personoj, al kiuj ili ne povis paroli. La ministro pri Indiĝenaj aferoj kaj Sano asertas en skribita letero, ke « la faktoj asertitaj en la raporto estas absolute netolereblaj », kaj ke inspektado trudiĝas « por plene klarigi tiun situacion ».

Fine de la raporto, la aŭtorinoj skribis 31 rekomendojn: « La unua kaj plej grava el tiuj rekomendoj, insistas Suzy Basile, estas aŭskulti kaj kredi la voĉojn de la indiĝenaj virinoj, kiam ili finfine kuraĝas esprimiĝi pri temoj tiel intimaj ol sia reprodukta sano, ĉar ilia parolo estis neglektita dum longa tempo. Oni ofte dubas pri la parolo de la indiĝenaj virinoj, kia ajn estu la temo. »

La konkludoj de la raporto emfazas sisteman rasismon en Kebekio kaj alvokas la registaron agnoski ĝin.         

24/06/2021

Saskaĉevano: 751 anonimaj tomboj estis trovitaj proksime de la Indiĝena eks-internulejo Marieval

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/saskacevano-751-anonimaj-tomboj-estis-trovitaj-proksime-de-la-indigena-eks-internulejo-marieval.html

01/06/2019

Kanado: raporto denuncas «genocidon» kontraŭ indiĝenaj virinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/kanado-raporto-denuncas-genocidon-kontrau-indigenaj-virinoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }