04/11/2022
Bildo: Antisemitaj afiŝoj kaj mesaĝoj estis montritaj dum multaj manifestacioj kontraŭ-vakcinaj kaj kontraŭ sanpasportoj, kiel ĉi tie en Milano en julio.
La misinformado kaj malamo kontraŭ la judoj « floris » en Interreto, pligravigante procezon jam komencitan fare de la pandemio de Kovim-19 laŭ eŭropa raporto publikigita pasintan jaŭdon.
« La epidemio de kronviruso kaj la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio eĉ pli nutradis antisemitismon, kiu plu restas grava problemo », opinias Michael O’Flaherty, direktoro de la Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio (FRA).
Laŭ tiu raporto publikigita en la angla en junio, Eŭropa Unio atente ekzamenis la konsekvencojn de la rusia invado de Ukrainio.
« La riskoj de falsaj rakontoj nutradas antisemitismon », dum Rusio pravigis sian militon « uzante el falsa maniero terminojn kiel tiuj de nazio » por kvalifiki la registaron de Ukrainio, opinias la FRA.
« La judaj komunumoj en tuta Eŭropo » estis « profunde tuŝitaj » de la reta malamo en kunteksto de rusia invado kaj epidemio, ŝi aldonas.
Aliparte, la organismo bazita en Vieno (Aŭstrio) juĝas, ke « la registrado de antisemistaj incidentoj estas mezkvalita en tuta Eŭropo », ĉar la kolekto varias laŭ la lando.
Kelkaj, kiel Hungario kaj Portugalio, kolektas nenian oficialan statistikon, kio malhelpas fari komparon je skalo de la dudek sep membroj de EU.
En kelkaj landoj, kiel Aŭstrio kaj Finnlando, plejparte el registritaj incidentoj okazas en Interreto.
Bruselo prezentis en 2021 sian unuan strategion de lukto kontraŭ antisemitismo kaj laŭ la FRA, la Eŭropa Komisiono « publikigos raportojn pri ĝia efektivigo en 2024 kaj 2029.»
Franca:
Germana:
/image%2F0553642%2F20221104%2Fob_317d17_kronvirusaj-manifestacioj.jpg)