Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 novembre 2022 7 06 /11 /novembre /2022 15:18
Ajit Rajagopal

06/11/2022

Tuj post la komenciĝo de la COP 27 en Egiptio, la lando jam suferas kritikojn. 

Antaŭnelonge, Ajit Rajagopal, barata aktivulo estis arestita de la polico pro neleĝa protestado. Laŭ surloka grupo de defendo de Homaj rajtoj, tio estas ekzemplo inter aliaj. Tiu grupo mencias, ke 67 arestoj jam okazis malprave.

Dum li marŝadis por alarmi pri la klimata krizo, Ajit Rajagopal estis arestita fare de la egipta polico. Laŭ ĝi, la viro ne posedis permeson por efektivigi sian « protestan marŝadon ».

Li estis kondukita al policejo, kaj trapasis 27 horojn enfermite. Egipta amiko, kiu venis preni lin estis arestita kaj detenita pli ol 24 horojn.

Egipta grupo de defendo de Homaj ratoj (ECRF), unu el la maloftaj grupoj de defendo de Homaj rajtoj plu aktivaj en tiu lando plendis, ke la egipta reĝimo subpremas eĉ la plej malgrandan protestadon.

« Kial la egipta reĝimo petis akcepti la klimatan pintkunvenon, dum ĝi tute obstrukcas la plej simplajn manifestaciojn kontraŭ la media krizo ? », petis la ECRF en komunikaĵo.

Rajagopal kaj lia amiko estis liberigitaj pasintan lundon, sed ilia malliberigo ĵetas lumon sur la ĉiutagan represion fare de la egipta polico.

Ĉirkaŭ 60 000 politikaj malliberuloj estis malliberigitaj kaj torturitaj dum la lasta jardeko post falsaj akuzoj.

La rajto manifestacii kaj libere esprimiĝi malkreskis konsiderinde de post la araba printempo. 

La sendependaj amaskomunikiloj, la defendantoj de Homaj rajtoj, la politikaj kaj ekologiistaj aktivuloj havas nenian sekuran areon.  

Antaŭ la COP27, la egiptaj aŭtoritatoj klare menciis, ke la manifestacioj estos permesitaj nur en la malgranda areo situanta ekstere de la konferencejo.

Richard Pearshouse, respondeculo pri medio-fako ĉe Human Rights Watch deklaris :

« Tio montras kiel Egiptio traktas aktivismon, kaj malkaŝas la nivelon de represio, kiu regas en la lando: ĉia publika agado povas konduki al aresto. Egiptio devas liberigi ĉiun personon malliberigitan, ĉar li pace manifestaciis, kaj nuligi la limigojn truditajn al la organizaĵoj de la civita socio ».

21/08/2022

Varmego, sekeco, fulmotondroj: Ĉu la somero 2022 antaŭanoncas la venontajn jarojn ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/varmego-sekeco-fulmotondroj-cu-la-somero-2022-antauanoncas-la-venontajn-jarojn.html

07/12/2020

Egiptio:  Internacia Amnestio denuncas «frenezon da ekzekutoj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/egiptio-internacia-amnestio-denuncas-frenezon-da-ekzekutoj.html

03/10/2020

Egiptio: la sekurecaj fortoj estas akuzataj pri malobservado de la GLATAj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/egiptio-la-sekurecaj-fortoj-estas-akuzataj-pri-malobservado-de-la-glataj-rajtoj.html

28/11/2019

Egiptio: represio, arestadoj kaj arbitraj enkarcerigoj, laŭ Internacia Amnestio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/egiptio-represio-arestadoj-kaj-arbitraj-enkarcerigoj-lau-internacia-amnestio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }