08/11/2022
Lundon, tri egiptaj ĵurnalistinoj anoncis, ke ili komencas malsatstrikon por postuli liberigon de Alaa Abdel Fattah, politika malliberulo, kiu malsatstrikas de post la malfermo de la COP 27 en Egiptio.
« Ni haltas nutradi nin nun, ĉar Alaa Abdel Fattah estas en danĝero de morto », eksplikis Mona Selim, kiu sidmanifestacias en la sindikato de ĵurnalistoj en Kairo kune kun Eman Ouf kaj Racha Azab.
Ili postulas « liberigon de ĉiuj malliberuloj pro opinio » - kiuj estas pli ol 60 000 en Egiptio, laŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj.
De komence de aprilo, la brita-egiptano Alaa Abdel Fattah englutis po nur tetason kaj kuleron de mielo ĉiutage. Pasintan dimanĉon, li tute ĉesis nutradi sin kaj trinki, dum malfermiĝis la COP 27 en Ŝarm el Ŝejĥ, aliaflanke de la lando.
Lia kazo estos elvokita dum tiu pintkunveno, kie lia fratino Sanaa Seif ĉeestas, asertis la brita ĉefministro Riŝi Sunak, ĉar li estas « prioritato ».
La aktivuloj ĉeestantaj en la COP 27 multobligas la publikigaĵojn kun la kradvorto #FreeAlaa en la sociaj retoj, kaj pluraj oratoroj de la civita socio finas sian frazon per « You have not yet been defeated » (« Vi ne ankoraŭ estis venkitaj »), kio estas la titolo de la libro de Abdel Fattah, kun antaŭparolo de la kanada altermondismulino Naomi Klein.
« Restas al ni malmulte da tempo, maksimume 72 horojn, por liberigi Alaa Abdel Fattah. Se la egiptaj aŭtoritatoj ne liberigas lin, tiu morto estos en ĉiuj diskutoj en la COP 27 », avertis ekde dimanĉo Agnès Callamard, ĝenerala sekretariino de "Internacia Amnestio".
/image%2F0553642%2F20221108%2Fob_0dd560_da-malliberejo.jpg)
23/12/2021
Egiptio : : Alaa Abdel Fattah, figuro de la ribelo de 2011 estas kondamnita je kvin jaroj da malliberejo
/image%2F0553642%2F20221108%2Fob_a4e669_egyp-02.png)
/image%2F0553642%2F20221108%2Fob_f7a23c_la-cop-27.jpg)
/image%2F0553642%2F20221108%2Fob_48d082_image-0553642-20151015-ob-8bdef8-egipt.jpg)