Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 novembre 2022 4 17 /11 /novembre /2022 22:59

17/11/2022

Tiu podio, publikigita en raporto, estas simila por la 5a sinsekva jaro, denuncas Greenpeace-Svislando. La NRO postulas ambician tutmondan traktaton pri plasto.

Por la 5a sinsekva jaro Coca-Cola, Pepsi kaj Nestlé estas la plej gravaj poluantoj en la mondo. Tion malkaŝas la nova raporto « Branded » eldonita de la movado Break Free From Plastic, denuncis mardon Greenpeace-Svislando, membro de tiu grupo.

De post 2018, pli ol 200 000 volontuloj efektivigis purigojn kaj kontrolojn de markoj en 87 landoj, por identigi la entreprenojn, kiuj plej kontribuas al la krizo de la plasta poluado.

La rezulto montras, ke Coca-Cola estas la unua. Dum tiuj kvin lastaj jaroj la volontuloj kolektis pli da forĵetaĵoj de tiu marko, ol de la du kunigitaj ĉefaj aliaj poluantoj, mencias Greenpeace.

Kio plej koleras la NROn estas, ke Coca-Cola estas la ĉefa patrono de la UN-konferenco pri la klimata COP27 okazanta nun en Egiptio. La rolo de la usona multnacia entrepreno indignigas Greenpeace kaj la ekologiistajn aktivulojn de la tuta mondo, kiu memorigas, ke 99% el la plasto estas produktataj el fosiliaj brulaĵoj.

 

Nestlé estas celita

Aliparte, Greenpeace kritikas Nestlé, kiu plian fojon figuras inter la plej gravaj plasto-poluantoj de la mondo. « Kvankam Nestlé reduktis sian totalan pezon de pakaĵoj de post 2018, la multnacia entrepreno, kies sidejo situas en Vevey, Svislando, ne progresis koncerne plurajn el siaj celoj », denuncas la NRO. « Nestlé promesis ekzemple, ke ĉiuj ĝiaj pakaĵoj estos recikligeblaj kaj reuzeblaj de nun ĝis la fino de la jaro 2025 ». Tamen, nombroj montras, ke male la parto de recikligeblaj pakaĵoj el plasto, reuzeblaj aŭ kompoŝteblaj malaltiĝis ĝis 4%, raportas la NRO. La entrepreno fakte pasis de 49 ĝis 45% inter 2018 kaj 2021.

Fronte al la malsukceso de la memvolaj engaĝiĝoj de la entreprenoj pri varoj destinataj al vasta konsumado, la movado "Break Free From Plastic" petas « ambician tutmondan traktaton pri la plasto kaj jure deviga ».

Joëlle Hérin, spertulino pri konsumado kaj cirkla ekonomio ĉe Greenpeace emfazas tion: « Akordo, kiu limigas ĝian produktadon kaj uzadon estas nemalhavebla por mondskala solvo de la plasto-krizo ​​​​​​​».

 

Pintkunveno okazos fine de la monato en Urugvajo

Hodiaŭ, sciencaj studaĵoj demonstris, ke la plasto ĉeestanta sur la Tero reprezentas kvaroblon de la biomaso de ĉiuj vivantaj bestoj. La grandegaj kvantoj de plasto kaj kemiaĵoj produktitaj de la homaro superas la planedajn limojn, kaj produktaj plafonoj estu urĝe planitaj, konkludis la esploristoj unuafoje.     

Laŭ raporto de la OCDE publikigita pasintan majon, per la aktuala ritmo la kvanto de plastaj forĵetaĵoj en la mondo triobliĝos de nun ĝis la fino de la jaro 2060, inter kiuj ĉirkaŭ duono finiĝos en rubejo kaj malpli ol kvinono estos recikligita.   

Notindas, ke la unua intertraktada kunsido cele al tutmonda traktato pri la poluado el plasto okazos fine de la monato en Punta del Este, Urugvajo.

13/09/2022

Poluado. Ĉinio kaj Japanio estas la ĉefaj fontoj de la « kontinento de plastaj defalaĵoj » en la Norda Pacifiko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/poluado.cinio-kaj-japanio-estas-la-cefaj-fontoj-de-la-kontinento-de-plastaj-defalajoj-en-la-norda-pacifiko.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }