/image%2F0553642%2F20221124%2Fob_f7e1fc_masefer-2.jpg)
24/11/2022
La infanoj devis rapidege eliri tra la fenestro, antaŭ ol la israelaj buldozoj detruu la lernejon.
Merkredon, la israelaj fortoj fordetruis palestinan elementan lernejon apud la urbo Hebrono sude de okupaciata Cisjordanio.
Asafat, gea lernejo, estis fordetruita en Asafat al-Fawqa, unu el la vilaĝoj, kiuj konsistigas la regionon Masafer Yatta. Iliaj loĝantoj estas delonge minacitaj je elpelado kaj ordonoj de malkonstruado fare de la israelaj aŭtoritatoj.
La bildoj filmitaj de la israela aktivulo Itai Feitelson dum la malkonstruo montras instruistinojn, kiuj helpas junajn lernejanojn eliri tra la fenestro de la klasĉambro, dum la israelaj fortoj stariĝas ekstere.
Dekoj da israelaj soldatoj poste ĉirkaŭfermis la areon de la lernejo, situante supre de monteto, dum buldozo fordetruis ĝin.
Foto publikigita post la evento fare de la israela organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj B’Tselem montras amason de ruinaĵoj tie, kie troviĝis la lernejo.
La lernejo Asafat akceptis la loĝantojn de la palestinaj komunumoj Asafat al-Fawqa, Asafat al-Tahta, Maghayer al-Ubaid kaj Tuba.
Fouad al-Amour, aktivulo de Masafer Yatta, eksplikas al "Middle East Eye", ke israela tribunalo forpuŝis la apelacion de la loĝantoj kontraŭ la malkonstruo, post kiam la israela armeo deklaris, ke tiu loko prezentas « danĝeron por la lernejanoj ».
Li aldonas, ke la lernejanoj forestos lernejon, ĉar la plej proksimaj establaĵoj estas 2 kaj 4 kilometrojn for, kaj ke la trafiko de la Palestinanoj en la regiono estas tre limigita fare de la israela armeo.
« Ili elektis tiun strategian momenton, ĉar vintro proksimiĝas, kaj rekonstrui estos malfacile. Tiu evento estas eĉ pli granda katastrofo por la lernejanoj », bedaŭras la aktivulo.
« Ni faros nian eblon por rekonstrui ĝin sed ni scias, ke la israelaj aŭtoritatoj estas samtempe juĝantoj kaj partoprenantoj. »
La palestina ministrejo pri Edukado kvalifikis la malkonstruon « malama krimo ».
« Tiuj praktikoj fariĝis evidenta malobservado pri rajtoj de la lernejanoj al edukado sekura kaj libera » mencias la ministrejo, laŭ la novaĵagentejo Wafa.
La ministrejo precizigas, ke dekoj da palestinaj lernejanoj de Masafer Yattah nun ne plu havas lernejon.
La delegacio de Eŭropa Unio en la palestinaj teritorioj mesaĝis en Tvitero, ke ĝi estas « konsternita » pro la malkonstruo de la lernejo kaj asertis, ke la edukaj rajtoj de la Palestinanoj estu respektataj.
La delegacio poste deklaris sin « tre maltrankvila pro la israelaj aranĝoj, kiuj celas la humanitarajn strukturojn. La daŭraj truddevigaj aranĝoj minacas la ekzistadon de la palestinaj komunumoj. »
Laŭ Wafa, la israelaj fortoj konfiskis la lernejan materialon antaŭ ol fordetrui la konstruaĵon.
La malkonstruo de la lernejo Asafat intervenas post la vizito en Masafer Yatta mardon de palestinaj respondeculoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj pri Homaj rajtoj, solidarece kun ĝiaj palestinaj loĝantoj.
En aŭgusto, la israela Ĉefkortumo forpuŝis apelacion de la palestinaj loĝantoj kontraŭ malkonstruado de klinikoj, de du lernejoj kaj aliaj konstruaĵoj de la regiono.
Israelo dekretis tiun teritorion 30 km² « limiga militzono » komence de la 1980aj jaroj asertante, ke ili estis neloĝataj.
La loĝantoj de Masafer Yatta asertas, ke multaj palestinaj familioj jam vivis el konstanta maniero en la regiono, antaŭ ol Israelo kontraŭleĝe okupaciis Cisjordanion post la Sestaga Milito.