/image%2F0553642%2F20221127%2Fob_f7ae6c_chinio.jpg)
27/11/2022
Video larĝe disvastigita en Interreto montras protestantojn, kiuj vigle kritikas la Ĉinan Komunistan Partion, malofta demonstrado de opozicio kontraŭ la prezidento kaj la reĝimo.
Ĉu la reganta potenco maltrankviliĝu ? Protestoj kontraŭ la trudizoliĝoj abrupte okazis dimanĉon 27an de novembro, frumatene en Ŝanhajo, raportis okulaj atestantoj. La kolero kreskas en Ĉinio kontraŭ la drakona politiko « nul-kovim » praktikata de la registaro de antaŭ preskaŭ tri jaroj.
Video larĝe disvastigita en Interreto, kiun la franca novaĵagentejo AFP geolokalizis en la strato Wulumuqi en la urbocentro de Ŝanhajo, montras kelkajn protestantojn kriantajn « Ŝji Ĝjinping, demision ! » kaj vigle kritikantajn la Ĉinan Komunistan Partion. Temas pri malofta opozicia demonstro kontraŭ la prezidento kaj la reĝimo en la ekonomia ĉefurbo de la lando.
Hieraŭ vespere, centre de Ŝanhajo, loĝantoj skandas: Ŝji Ĝjinping, demision…
— Zhulin Zhang (@ZhangZhulin) November 26, 2022
Esprimo cenzurita en la platformo Weibo
Alia video transmetita al AFP fare de okulaj atestantoj montras homojn kolektiĝantajn centre de Ŝanhajo por omaĝi la 10 personojn mortigitajn en incendio de Urumĉio en Ŝjinĝjiango.
Multaj publikigaĵoj cirkulantaj en la sociaj retoj en Ĉino akuzas la kontraŭ-kovim aranĝojn, ke ili pligravigis la dramon malrapidigante la alvenon de la sukurservoj. Laŭ aliaj publikigaĵoj en la sociaj retoj, vesperkunvenoj memore al la viktimoj de Urumĉio okazis en pluraj universitatoj de la lando.
La aŭtoritatoj tuj limigis la retajn diskutojn pri la manifestacio. La esprimo « vojo de Urumĉio » estis cenzurita en la platformo Weibo, preskaŭ simila al Tvitero, tuj post la disvastigo de la bildoj pri la kolektiĝoj.