Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 novembre 2022 6 12 /11 /novembre /2022 15:56

12/11/2022

Bildo: Liberigu la sindikatajn aktivulojn enkarcerigitajn.

Post la neleĝa elektado de 2020, la reĝimo de Lukaŝenko intensigis la represion kontraŭ la sendependaj sindikatoj. En aprilo 2022, la aŭtoritatoj lanĉis ampleksegan kampanjon kontraŭ ĉiuj sendependaj sindikatoj kaj arestis gvidantojn kaj aktivulojn. Nuntempe, almenaŭ 23 sindikatanoj estas detenitaj aŭ limigitaj en sia moviĝlibereco, 8 sindikatanoj estas malliberigitaj, 2 estas hejmarestitaj, dum aliaj atendas sian proceson. Intertempe en julio, la Ĉefkortumo trude malfondis la Belorusan kongreson de la demokrataj sindikatoj (BKDP) kaj kvar grandajn sindikatojn, dum la aŭtoritatoj kvalifikis la sendependajn sindikatojn « ekstremistoj » kaj « okcidentaj agentoj », kaj lanĉis kalumniajn kampanjojn kun klara mesaĝo: ĉiu persono, kiu rilatas kun la BKDP kaj ĝiaj aliĝintoj riskas persekuton. Krome, pluraj aktivuloj de la strikmovado, riskas plurajn jarojn da malliberejo pro « perfido kontraŭ la Ŝtato ». Pro ĉiuj ĉi malobservadoj de la internaciaj labornormoj, la Administracia konsilio de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) komencis procezon, kiu kondukos al novaj punoj kontraŭ la belorusa registaro.

Ni postulas forlason de la akuzoj kaj tujan liberigon de ĉiuj aktivuloj, ĉesigon de la persekutoj kontraŭ la sendependaj sindikatanoj en Belorusio. Ni firme subtenas la restarigon de sendependaj kaj demokrataj sindikatoj en Belorusio.               

Retmesaĝo:

Ni urĝe postulas de la belorusa registaro, ke ĝi forlasu ĉiujn nejustajn akuzojn, liberigu la sindikatajn gvidantojn kaj aktivulojn malliberigitajn, kaj nuligu la decidon de la Ĉefkortumo fermi la sendependajn sindikatojn.     

Partnerece kun la Asocio Salidarnast, kiu laboras por la restarigo de la sendependa sindikata movado en Belorusio,

https://www.facebook.com/salidarnast/

kaj la Belorusa Kongreso de la demokrataj sindikatoj (BKDP).

https://www.facebook.com/BelarusianCongressOfDemocraticTradeUnions

31/10/2022

Labourstart: plu aktivaj kampanjoj en Esperanto – Oktobro 2022

Laboristaj rajtoj estas Homaj rajtoj. Bonvolu esprimi vian solidarecon, subskribu tiujn retkampanjojn.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/labourstart-plu-aktivaj-kampanjoj-en-esperanto-oktobro-2022.html

https://www.labourstart.org/news/index2019.php?langcode=eo

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }