/image%2F0553642%2F20221111%2Fob_9a37dc_php9bkbl1.jpg)
11/11/2022
Pro la kolonianoj, kiuj atakas la arbojn, kelkfoje la Palestinanojn mem, la tradicia rikolto de olivoj ne plu havas festan aspekton en Palestino.
De pluraj jaroj, la tradicia rikolto de olivoj fariĝas koŝmaro en Palestino pro la atakoj de kolonianoj: arboj estas masakritaj, hakitaj, bruligitaj aŭ malplenigitaj el siaj fruktoj.
Kelkfoje, la loĝantoj de la ĉirkaŭaj kolonioj atakas fizike la Palestinanojn.
Ekzemple en Burin, vilaĝeto sude de Nablus. Malgraŭ arda suno, kaj familia etoso sub la olivarboj, la angoro okazigita de la minaco de potencialaj agresoj estas palpebla.
« Mi timas por miaj infanoj »
Dum ŝi pacience selektas siajn olivojn, Umm Khaldon, 60-jara, konfesas al ni, ke la rikolto ne plu havas la saman guston, ol ĝi havis kiam ŝi estis juna. « Mi timas por miaj infanoj, kaj por ĉiuj dum la rikolto, ŝi veas. Lastan fojon, la kolonianoj atakis la filon de mia najbaro, la povrulo perdis okulon. Dio protektu nin. Ĉi tie en Burin, ni estas ĉirkaŭitaj de kolonioj: ĉi tie, tie for, maldekstre, malantaŭe, ĉie. Sed ni restados sur niaj teroj, ni pretas morti por nia tero. »
Flanke de ŝi, iliaj infanoj aktivas: ili faligas la olivojn en grandajn nigrajn baŝojn etenditajn piede de la 130 olivarboj de Yahya Qaddous, la boonklo.
De la teraso de sia domo, li montras al ni la kolonion de Yitzhar - unu el la plej perfortaj de Cisjordanio – kion oni vidas ĉe la supro de la monteto.
« Mi havas teron tutproksime de tiu kolonio, li aldonas. Ĉiujare, la kolonianoj bruligas ĝin. Ĉiujare, mi reiras tien por tajli la arbojn, kaj planti novajn. Bedaŭrinde, ĉiujare, ili bruligas ilin denove. De post 1967, la NeRegistaraj Organizaĵoj kaj la internacia komunumo konas la situacion: ili vidas tion, kion faras la kolonianoj, sub la rigardo de la israela armeo, deklaras sin maltrankvilaj, sed faras nenion ! »
Tiuj atakoj estas dokumentitaj sed nepunitaj
Tamen tiuj atakoj estas konataj: kelkaj estas filmitaj fare de la Palestinanoj mem aŭ asocioj de defendo de Homaj rajtoj, sed bedaŭrinde restas nepunitaj.
Laŭ la israela organizaĵo Yesh Din, 97% el la plendoj de la Palestinanoj restas sen sekvaĵoj.
Rezulto: tiuj atakoj de kolonianoj senĉese kreskas: laŭ nombro – ili duobliĝis de post pasintjare – sed ankaŭ laŭ intenso, laŭ la NRO Unua internacia urĝeco.
Ili ankaŭ adoptas tre variajn formojn, kelkfoje estas kunordigitaj inter pluraj kolonioj kaj antaŭpostenoj, ĉio ĉi meztage, ofte sub rigardo de la armeo, kiel montras raporto de Breaking the Silence nomata « In Service » publikigita pasintjare.