Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 novembre 2022 4 10 /11 /novembre /2022 23:14
AFP/Vincenzo Circosta

10/11/2022

Deklaracio de SOS MEDITERANEO:

Sekura loko estis finfine atribuita por ebligi elŝipiĝon de la 230 elsavitoj sukuritaj dum ses savadoj inter la 22a kaj 26a de oktobro, kaj kiu plu ĉeestas sur la ŝipo. Tri personoj en kriza sanstato kaj alia estis evakuitaj ĉi-matene por ricevi urĝan flegadon en la malsanulejo de Bastia, Korsiko. La elsavitoj finfine estas permesitaj elŝipiĝi en Tulono, sude de Francio. La Ocean Viking survojas. Pro la nestabilaj meteologiaj prognozoj anoncitaj, nia ŝipo antaŭvidas alveni ĉe la haveno fine de la mateno.

Ni akceptas tiun novaĵon kun miksaĵo de trankviliĝo kaj kolero.

« Ni estas ekstreme trankviligitaj pro tiu estonta disvolviĝo danke al la atribuo de haveno en Francio, kiu metas finon al kriza situacio sur nia ŝipo. Sed tiu solvo havas amaran guston: la 230 virinoj, infanoj kaj viroj surŝipe de la Ocean Viking ĵus travivis veran suferegon kaj estas lacaj, same kiel niaj teamoj. 

Elŝipigi preskaŭ tri semajnojn post la savadoj, tiel malproksime de la operaca areo en Centra Mediteraneo estas la rezulto de drama malsukceso nome de ĉiuj Eŭropaj Ŝtatoj, kiuj piedpremis la marjuron el senprecedenca maniero », deklaris Sophie Beau, kunfondintino kaj Ĝenerala Direktorino de SOS MEDITERANEO-Francio.  

La ŝipoj de savado de civitanoj, organizataj de NeRegistaraj Organizaĵoj kiel SOS MEDITERANEO kontentiĝas kompensi la gravan kaj mortigan malengaĝiĝon de la Eŭropaj Ŝtatoj en Centra Mediteraneo.

Kiel memorigis la Eŭropa Komisiono la 9an de novembro: « La laŭleĝa devigo sukuri kaj protekti la vivon en maro estas klara kaj kategoria, kia ajn estu la cirkonstancoj, kiuj kondukas la personojn troviĝi en danĝera situacio. Ĉar la sakrala karaktero de la vivo estas je la plej alta graveco kaj plej alta konsidero. »          

La politika uzado de la devo de helpo en maro, kiun ni spertis tiujn lastajn semajnojn, estas neakceptebla: ĝi estas cinika rezigno al imperativo morala, laŭleĝa kaj universala.

Ni urĝe alvokas la Ŝtatojn membrojn de Eŭropa Unio kaj asociitajn Ŝtatojn, kune kun la Eŭropa komisiono, ke ili starigu proceduron de antaŭvideblaj elŝipiĝoj de la elsavitoj en sekura loko tie, kie ilia sekureco ne plu estas minacitaj, kaj kie iliaj fundamentaj homaj bezonoj povas esti kontentigitaj.   

https://sosmediterranee.fr/communiques-et-declarations/230-rescapes-a-bord-de-locean-viking-debarqueront-finalement-a-toulon-un-amer-soulagement/

https://www.youtube.com/watch?v=Yv1yruThV50           

07/11/2022

« Selektaj elŝipiĝoj » de migrantoj : la vigla alfrontiĝo inter la NeRegistaraj Organizaĵoj kaj Romo daŭras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/selektaj-elsipigoj-de-migrantoj-la-vigla-alfrontigo-inter-la-neregistaraj-organizajoj-kaj-romo-dauras.html

27/07/2019

Ŝippero. Mediteraneo kalkulas siajn mortintojn, Eŭropa Unio rigardas aliloken

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/sippero.mediteraneo-kalkulas-siajn-mortintojn-europa-unio-rigardas-aliloken.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }