/image%2F0553642%2F20221001%2Fob_f6cc78_glachero.jpg)
01/10/2022
Neniam la svislandaj glaĉeroj fandiĝis tiel rapide. Tio estas rekta konsekvenco de la klimata varmiĝo: de post la jarkomenciĝo, ili perdis 6% el sia totala volumeno, kio ekvivalantas al 3 miliardoj da tunoj da akvo. Tiu evento havas kompreneble gravajn konsekvencojn.
Oriente de Svislando la glaĉero de Pizol preskaŭ malaperis. Same por la Vadret dal Corvatsch pli sude. Koncerne la Schwarzbachfirn, ĝi ne plu estas mezurata, tiom difektita ĝi estas.
La akademio de la naturaj sciencoj asertas : 2022 jam markas teruran jaron por la svisaj glaĉeroj. 6% el ilia totala volumeno fandiĝis, dum perdo de 2% estis ĝis nun konsiderata kiel ekstrema.
Kaj tio certe pligraviĝos.
« Estas neeble malrapidigi la fandiĝon post mallonga tempo », eksplikas doktoro Matthias Huss, fama spertulo pri la temo, kiu gvidas la Svisan Reton pri glaĉeraj registroj (Glamos).
Laŭ optimisma vidpunkto, se ni reduktas la emisiojn de CO2, kaj protektas la klimaton, « tio povus savi ĉirkaŭ trionon el la totalaj volumenoj en Svislando ». Sen tio, « de nun ĝis la fino de la jarcento », la glaĉeroj kvazaŭ malaperos en Svislando, laŭ li.
Printempe, la alpaj neĝoj neniam estis tiel maldikaj. La protekta tavolo de la glaĉeroj rapide malaperis, submetante ilin al la ripetitaj someraj varmegoj.
Plej suferis la plej malgrandaj kaj tiuj, kiuj rezistis estas tiel malfortigitaj, ke ili penos elteni novajn ondojn da varmo.
La konsekvencoj estas gravaj, interalie koncerne provizon de akvo, kaj ankaŭ energio.
En Svislando, la hidroelektraj baraĵoj garantias 60% el la energia produkto.
/image%2F0553642%2F20221001%2Fob_a2e4ea_georelief-carte-des-alpes-en-relief.jpg)
Franca: https://www.youtube.com/watch?v=eypKdL6YrFw
/image%2F0553642%2F20221001%2Fob_9d5047_katastrofo.jpg)
08/09/2022
La glaĉero de l’Apokalipso « pendas nur sur fadeno », la alarmo de la esploristoj pri la baldaŭa estonta katastrofo