Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 octobre 2022 7 30 /10 /octobre /2022 22:26
2018 Dmitry Belyakov for Human Rights Watch

30/10/2022

La « promocio de la netradiciaj seksorientiĝoj » destinita al la adoltoj estas nun malpermesita.

Moskvo estas je ĉiuj frontoj koncerne la malobservadojn de Homaj rajtoj.  

Dum la rusiaj fortoj plu engaĝiĝas en la invado de Ukrainio, en sia lando la Kremlo turniĝas kontraŭ siaj malplimultoj. Ĉi-ĵaŭde, la rusiaj deputitoj voĉdonis leĝprojekton, kiu rigidigas kontestitan leĝon subpremante la « GLATan propagandon ».

« Dum la plena sesio, la deputitoj de la Ŝtata Dumo adoptis unuanimece amendojn al leĝprojekto, kiu malpermesas la promocion de netradiciaj seksrilatoj », menciis la Parlamento en sia retejo. Du sesioj estas antaŭviditaj, antaŭ ol la Alta Ĉambro de la Parlamento, la Konsilio de la Federacio, studos kaj submetos ĝin por subskribo al la prezidento Vladimir Putin, kio fakte estos simpla formalaĵo.

 

La « tenebroj disvastigitaj » de la Okcidentuloj

La leĝo de 2013, kiu punas « GLATan propagandon » ĉe la neplenaĝuloj estas plifortigita per la malpermeso de « neado de la familiaj valoroj », kaj de « promocio de netradicia seksorientiĝo » ankaŭ ĉe la adoltoj.

Tiuj malpermesoj koncernas « la komunikilojn, Internet, la literaturon kaj la kinon », ankaŭ la reklamadon.

« La filmoj, kiuj promocias netradiciajn seksrilatojn ne akiros distribuan permeson », avertis la Dumo.   

La teksto malpermesas ankaŭ la « informojn, kiuj povus instigi la deziron ŝanĝi sekson » por la infanoj. « Ni devas protekti niajn civitanojn kaj Rusion kontraŭ damaĝo kaj estingiĝo, kontraŭ la tenebroj disvastigitaj fare de Usono kaj la Eŭropaj Ŝtatoj », deklaris la prezidento de la Dumo, Viaĉeslav Volodine, citita en komunikaĵo.

 

« Militoperaco » en la « konscienco de la homoj »

Tiuj deliktoj estos punataj per gravaj monpunoj, kaj la eksterlandanoj, kiuj malobeas tiun leĝon, povos esti elpelitaj, laŭ la Dumo.

Tiujn lastajn jarojn, Rusio senĉese plifortigas sian konservativan sintenon fronte al tio, kion Vladimir Putin prezentas kiel « dekadencon » de la okcidenta socio.

Tiu sinteno eĉ kreskis de post la komenco de la rusia ofensivo en Ukrainio, prezentata de la Kremlo kiel lukto kontraŭ la okcidenta mondo, kiu decidis laŭ ĝi malaperigi Rusion.

La « speciala militoperaco en Ukrainio disvolviĝas ne nur sur la batalkampoj, sed ankaŭ en la konscienco de la homoj, en iliaj spiritoj, en iliaj animoj », menciis en la apo Telegram la deputito Alexandre Kinĉtejn. Li ankaŭ deklaris, ke pri la GLATa demando, Rusio estas « konflikto de civilizo kun Okcidento ».                  

Video: « Mi en vere komprenas. La Ŝtato diras, ke mi estas propagando, ke mia personeco estas propagando, kaj ke mia aktiveco estas propagando. Mi surhavis al mi karapacon, kiel titanon, ĉar mi suferis pro homofobio. Mi multe pli estas traŭmatizita de la rusia propagando, ol Rusio estas traŭmatizata de mi » BORIS KONAKOV - GLATa rusia aktivulo

21/12/2018

Rusio:  la leĝo, kiu malpermesas samsekseman propagandon «endanĝerigas la infanojn»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/rusio-la-lego-kiu-malpermesas-samsekseman-propagandon-endangerigas-la-infanojn.html

23/10/2017

Ĉeĉenio: Zelimkhan Bakaev, 25-jara, torturita kaj mortigita de la ĉeĉenaj aŭtoritatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/cecenio-zelimkhan-bakaev-25-jara-torturita-kaj-mortigita-de-la-cecenaj-autoritatoj.html

« Neniam Milito Inter Ni » ĉe Fejsbuko (Facebook): https://www.facebook.com/albert.aubin.9674

« Neniam Milito Inter Ni » ĉe Tvitero (Tweeter): https://twitter.com/esperantoNMIN

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }