/image%2F0553642%2F20221022%2Fob_3ce68f_vjetnamio.png)
22/10/2022
« Nova ondo da represio » en Vjetnamio kompromitas la progresojn efektivigitajn en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, skribis vendredon pluraj grupoj de defendo de la Homaj rajtoj al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres en vizito en Hanojo.
La ĉefo de UN, kiu ĉeestas en la vjetnama ĉefurbo por marki la 45an datrevenon de la aliĝo de Vjetnamio al UN, avertis en julio, ke la Homaro frontas « kolektivan memmortigon » pro la klimata krizo.
La "komunisma" lando, kies ekonomio forte dependas de la karbo, engaĝiĝis atingi la karbonan neŭtralecon de nun ĝis la jaro 2050.
Sed ĉi-jare, la aŭtoritatisma reĝimo ankaŭ kondamnis al enkarcerigo kvar defendantojn de la medio, surbaze de « tute elpensitaj » akuzoj pri impostevitado, deklaras la organizaĵoj de defendo de rajtoj en malferma letero adresita al S° Guterres.
« Tiuj politikaj malliberuloj estas emblemaj viktimoj de nova ondo da represio en Vjetnamio, kiu per adicio de minacoj kaj juĝa turmentado, kompromitas la progresojn en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo », legeblas en la letero, subskribita de 15 NROj, inter kiuj Internacia Amnestio kaj Human Rights Watch.
La letero petas de Antonio Guterres, ke li « petu publike al la vjetnama registaro liberigon » de Nguy Thi Khanh, Mai Phan Loi, Bach Hung Duong kaj Dang Dinh Bach.
Nguy Thi Khanh, aktivulino por klimato kaj energio tutmonde konata, kiu ricevis la premion Goldman por la medio en 2018, estis kondamnita al du jaroj da enkarcerigo en junio.
Fondintino de Green ID, unu al la plej konataj mediaj organizaĵoj en Vjetnamio estas unu el la malmultaj personoj en tiu "komunisma" lando, kiuj kontestis la planojn de la registaro favore al la karbo.
Dang Dinh Bach, advokato kaj membro de NRO, klopodis informi la lokajn loĝantojn, kies sano kaj vivrimedoj estas minacitaj de la ekspluataj projektoj de karbo kaj aliaj poluaj industrioj.
Li estis kondamnitaj al kvin jaroj da malliberejo.
La letero ankaŭ petas de Vjetnamio, ke ĝi provizu klarigojn pri la impostaj aranĝoj koncerne la NROjn opiniante, ke la nuna reglamento ebligas « atakojn el politikaj motivoj kontraŭ la organizaĵoj de la civita socio ».
Pasintan vendredon, S° Guterres renkontis la vjetnaman prezidenton Nguyen Xuan Phuc kaj vizitis la maŭzoleon de Ho-Ĉi-Min, antaŭ ol ĉeesti ceremonion, kiu memorfestis la 45-an datrevenon de la aliĝo de Vjetnamio al Unuiĝintaj Nacioj.
/image%2F0553642%2F20221022%2Fob_1a0117_map-of-region-of-vietnam-2.jpg)
https://www.lapresse.ca/actualites/environnement/2022-10-21/vietnam/une-vague-de-repression-menace-les-objectifs-climat-denoncent-des-ong.phphttps://www.youtube.com/watch?v=zc6wA_iVWJ8
/image%2F0553642%2F20221022%2Fob_1a8aeb_da-malliberejo.jpeg)
/image%2F0553642%2F20221022%2Fob_08aadb_minacitaj-je-epelado.jpg)
/image%2F0553642%2F20221022%2Fob_170b32_por-naturmedio.jpg)