Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 octobre 2022 1 17 /10 /octobre /2022 21:26

17/10/2022

La pluvegoj ankaŭ okazigis 2 400 vunditojn, laŭ la nova bilanco de la aŭtoritatoj anoncita dimanĉon.

De post la komenciĝo de la pluvsezono, en junio, Niĝerio estas detruita fare de mortigaj inundoj. « Bedaŭrinde, pli ol 603 personoj mortis », deklaris dimanĉon 16an de oktobro la Niĝeria ministrejo pri Humanitaraj Aferoj, en Tvitero.

La nombro de mortintoj kreskis el « astronomia » maniero, ĉar multaj Ŝtatoj de la lando ne prepariĝis al tiel ampleksaj pluvoj, aldonis la ministrejo. Efektive, la antaŭa bilanco, publikigita pasintsemajne, menciis 500 mortintojn.

Dum Sub-sahara Afriko estas aparte tuŝata de la klimata ŝanĝiĝo, tiuj inundoj estas konsiderataj kiel la plej mortigaj el la lasta jarcento. Ili frapis plurajn regionojn de tiu plej loĝata lando de Afriko, okazigis 2 400 vunditojn, kaj 1,3 milionon da delokitoj estis devigataj fuĝi sian hejmon, laŭ la nova bilanco de la aŭtoritatoj.

 

Risko por la nutrada sekureco

Pli ol 82 000 domoj kaj ankaŭ 110 000 hektaroj da agrikulturaj grundoj estis tute detruitaj. La ministrejo timas pligraviĝon de la nutrada malsekureco kaj inflacio.

La produktantoj de rizo jam avertis, ke la ĉi-jaraj detruaj inundoj povus altigi la prezojn, dum la importado de rizo estas malpermesita por stimuli la surlokan produktadon.

Laŭ raporto kunpublikigita en septembro fare de la Monda Nutraĵa Programo (MNP) kaj la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA), Niĝerio estas parto de la ses landoj en la mondo, kiuj frontas altan riskon de katastrofaj niveloj de malsatego.             

Dum novaj pluvegoj estas atenditaj en la venontaj semajnoj, la ministrejo pri Humanitaraj Aferoj, Sadiya Umar Farouq, petis evakuadon de la personoj, kiuj vivas laŭlonge de la riveroj, interalie en la Ŝtatoj Anambra, Bajelso, Krosrivero, Delta kaj Rivers, kiuj riskegas akvo-leviĝon.      

17/08/2022

En daŭro de dudek jaroj, la arbaraj fajroj duobliĝis en la mondo, « verŝajne » pro la klimata ŝanĝiĝo, laŭ studaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/en-dauro-de-dudek-jaroj-la-arbaraj-fajroj-duobligis-en-la-mondo-versajne-pro-la-klimata-sangigo-lau-studajo.html

07/06/2022

Klimato : Sirio kaj Irako estas grave tuŝitaj de drasta sekeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/klimato-sirio-kaj-irako-estas-grave-tusitaj-de-drasta-sekeco.html

11/05/2022

Korno de Afriko : la sekeco minacas 20 milionojn da personoj je nutrada malsekureco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/korno-de-afriko-la-sekeco-minacas-20-milionojn-da-personoj-je-nutrada-malsekureco.html

09/08/2021

Klimato : la spertuloj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) antaŭvidas « senprecedencan » kreskon de la ekstremaj meteologiaj eventoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/klimato-la-spertuloj-de-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-antauvidas-senprecedencan-kreskon-de-la-ekstremaj-mete

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }