Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 octobre 2022 2 25 /10 /octobre /2022 21:40

25/10/2022

Bildo: La Monda Organizaĵo pri Sano taksas ĝis 15 milionoj da pliaj mortintoj pro la Kovim-19 en daŭro de 2 jaroj.

La 19an de oktobro, Svislando anoncis detruadon de 9 milonoj da eksvalidaj dozoj. Tiu alarma evento tute ne estas unika: la industrilandoj akaparis multe pli da vakcinoj ol necese, dum la plej malriĉaj landoj penas injekti la unuan dozon al sia loĝantaro.

« Dum granda parto el la homaro plu atendas sian unuan injekton, riĉaj landoj detruas dozojn de vakcinoj kontraŭ la Kovim-19, kiujn ili stokadis », mencias la usona retejo Quartz. Ĝi ilustras la temon interesiĝante al la situacio en Svislando.

La lando injektis 16,1 milonojn da dozoj al siaj 8,6 milonoj da loĝantoj (po 1,8 dozon) kaj 70% de la loĝantaro ricevis almenaŭ unu dozon. Tamen sume, la aŭtoritatoj akiris 32 milonojn da dozoj. « Pro tio, tre alta nombro de kromaj dozoj ne estis uzataj – kaj neniam estos uzataj ».

La 19an de oktobro, Svislando anoncis detruadon de 9 milionoj da dozoj de la vakcino Moderna, kiu superis la limdaton, al kiuj ŝajne aldoniĝis pli ol 9 milionoj da aliaj, kiuj ne plu estos uzeblaj post venonta februaro ».

Dek kvar milionoj da dozoj estis malŝparitaj, dum la lando donacis nur 3,2 milionojn kadre de la programoj por helpi la evolulandojn - inter kiuj la Covax. La neceseco de konservado (malvarma ĉeno, daŭro de konservado antaŭ la limdato) estas tro strikta por plani redeplojadon de la dozoj.

Laŭ Quartz, la kazo de Svislando estas simptomo de la problemo de malŝparado en la riĉaj landoj: « Malgraŭ iliaj oferemaj engaĝiĝoj favore al pli justa distribuo kaj divido de la vakcinoj kun la malriĉaj landoj, la riĉaj Ŝtatoj manifestis vakcinan naciismon kaj stokis tiom da dozoj, kiom ili povis, dum grandegaj regionoj de la mondo klopodis akiri da ili. »

Kaj Svislando tute ne estas unika kazo.  

Kanado forĵetis 14 milionojn da dozoj da vakcinoj de AstraZeneca, rifuzata de sia loĝantaro. Pasintan junion, NBCNews rimarkis, ke Usono eliminis 82,1 milionojn da dozoj de post decembro 2020. La retejo de la usona televidkanalo precizigis, ke la malaltiĝo de la mendo, la starigo de minimumaj kvantoj dum la mendo al la laboratorioj, kaj la enpakado de la vakcinoj en multdozaj flakonoj pligravigas la problemon de malŝparado.

Laŭ la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (Unicef), la scenaro estis prognozebla: eĉ antaŭ la produktado de la vakcinoj, la industrilandoj akordiĝis kun la laboratorioj por garantii akiron de la stokoj… ĝis 350% el siaj bezonoj. Konsekvence, 23% el la loĝantoj de la evolulandoj finis sian vakcinan proceduron, dum la industrilandoj injektas ekde nun sian unuan aŭ duan dozon de reinjektado.

19/08/2021

Kovim-19: Neregistaraj Organizaĵoj denuncas la eksportadon de sud-afrikaj vakcinoj al la « riĉaj »landoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/kovim-19-neregistaraj-organizajoj-denuncas-la-eksportadon-de-sud-afrikaj-vakcinoj-al-la-ricaj-landoj.html

13/07/2021

Ugando: « Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/ugando-ni-havas-la-monon-sed-ne-povas-akiri-vakcinojn.html

20/04/2021

Covid-19: la fondaĵo Greta Thunberg pagos 100 000 eŭrojn por ke la malriĉaj landoj havu aliron al vakcinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/covid-19-la-fondajo-greta-thunberg-pagos-100-000-eurojn-por-ke-la-malricaj-landoj-havu-aliron-al-vakcinoj.html

27/01/2021

Monda Ekonomia Forumo: la sud-afrika prezidento forte kritikas la riĉajn landojn, kiuj akaparas la vakcinojn kontraŭ la Covid-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/monda-ekonomia-forumo-la-sud-afrika-prezidento-forte-kritikas-la-ricajn-landojn-kiuj-akaparas-la-vakcinojn-kontrau-la-covid-19.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }